3552 Don Kiĥoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
3552 Don Kiĥoto
asteroido
Oficiala nomo 3552 Don Quixote
Aliaj nomoj 1983 SA
Historio
Malkovrinto Paul Wild
Dato de malkovro
Loko de malkovro
26-a de septembro 1983
Berno (Svisio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
631,751 Gm (4,223 AU)
181,017 Gm (1,210 AU)
1 082,486 Gm (7,236 AU)
Discentreco 0,713
Meza anomaliangulo 81,503°
Klinangulo 30,968°
Periodo 3169,784 tagoj (8,678 jaroj)
Meza cirkulrapido 14,48 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
350,277°
Argum. de periapsido 317,104°
Terdistanco
- Minimuma

44,882 Gm (0,300 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 19 km
Rotacia periodo ~ 0,32 tago (~ 7,7 horoj)
Geometria albedo 0,03
Observaj ecoj
Spektroklaso D
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 13,0
v  d  r
Information icon.svg

3552 Don Kiĥoto estas malgranda malhela marsrenkonta amora asteroido, de la subklaso Amora IV.

Ĝi estis malkovrita la 26-an de septembro 1983 de la svisa astronomo Paul Wild elde la Observatorio Zimmerwald apud Berno. Ĝi ŝuldas sian nomo al la ĉefrolulo de la romano "La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo" de Miguel de Cervantes. Tio nomo aludas al la fakto, ke ĝia orbito similas al tiu de 944 Hidalgo.

Ĝia tre discentra kaj klinita orbito sugestas, ke ĝi estas "estingita kometo", tie estas kerno de kometo perdinte siajn vaporiĝemanj materialonj. Kometa aktiveco (hararo) estis malkovrita per la Kosmoteleskopo Spitzer, kiu observis elsendo de infraruĝa radiado je 4.5 um de CO2.[1]

Ĝi estas rigardita kiel potence danĝeran asteroidon kvankam ĝia nuna orbito ne kondukas ĝin tre proksimen de tero.

Ĝia afelio kondukas ĝin pli malproksimen ol la orbito de Jupitero, kiun ĝi sufiĉe alproksimiĝas por esti klasifikata kiel Jupiterrenkonta asteroido. Pro tio ĝi suferas perturbojn de la gravita altiro de Jupitero, kiuj povus, en fora estonto, forpeli ĝin el la Sunsistemo[2] .

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Profesoro helpas malkovri, ke terrenkonta asteroido estas vera kometo(angle)
  2. Don Kiĥoto : forironte el Sunsistemo ? (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (3001 - 4000) Poste:
3551 Verenia 3552 Don Kiĥoto 3553 Mera