IJK 1980

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 36-a IJK)
IJK 1980
Loko Raŭmo,  Finnlando
Ekde 25-a de julio 1980
Ĝis 1-a de aŭgusto 1980
← Antaŭa Sekva →
vdr
kongresanoj ripozantaj sub la kongresejaj pinoj inter oficialaj programeroj de la 36-a IJK

La 36-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1980 1980 en la urbo Raŭmo borde de la Balta Maro en la sudokcidento de Finnlando. La kongreson partoprenis 332 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

En epoko, kiam ankoraŭ malfacilis vojaĝi inter la komunistaj kaj nekomunistaj ŝtatoj de Eŭropo, la kongreso estis inter tiuj relative bone atingebla por junaj esperantistoj el la socialismaj ŝtatoj de orienta Eŭropo. Por multaj kaj okcidentanoj kaj orientanoj temis pri la unua renkonto kun Finnlando:

Afiŝeto (verde) kaj kongreslibro (ruĝe) de la IJK

La urbo Raŭmo mem donis historian etoson - ĝi estas konata pro ĝia bonkvalita punto (ekde la 18-a jarcento) kaj la antikva ligna arkitekturo de ĝia centro (Malnova Raŭmo, Vanha Rauma), kiu estas loko sur la listo de mondaj heredaĵoj de Unesko. Sed kompreneble la organizantoj ankaŭ provis konatigi interalie la kutimon de finna saŭnado: Tion probable multaj jam antaŭe spertis individue, sed tamen certe estis nekutimaĵo ŝviti en ripozejo de vasta gamo da saŭnaj kabanoj ĉe finna lago en etoso en kiuj ĉiuj plurcent junaj saŭnantoj nur parolas Esperanton.

La kongresejo estis en universitata areo, kaj inter la konstruaĵoj estis multaj pinarbaj kaj rokaj terenoj por senstreĉe interbabili kaj sunbruniĝi - multajn kongresanojn mirigis la tre suna kaj varma vetero, kiu memorigis pri Centra Ameriko: La kongresa semajno estis tre somera, senpluva, kaj la suno brilis ĉiudiurne dum 22 horoj kaj nur inter la 2-a kaj 4-a horoj nokte estis iomete krepuske, eĉ ne tiam vere malhele. Pro tio la aero kaj pejzaĝo apenaŭ havis ŝancon nokte malvarmiĝi, kaj rezultis aeraj temperaturoj de konstante inter 27 kaj 30 celsiusaj gradoj - vere feriada vetero.

En la Esperanto-movado la kongreso aparte konatiĝis pro la Manifesto de Raŭmo kaj la Raŭmismo, kiuj tre influis la memkomprenon de la movado dum la sekvaj jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]