3688 Navaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
3688 Navaho
asteroido
Oficiala nomo 3688 Navajo
Aliaj nomoj 1981 FD
Historio
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro
Loko de malkovro
30-a de marto 1981
Flagstaff (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
482,296 Gm (3,224 AU)
251,945 Gm (1,684 AU)
712,647 Gm (4,764 AU)
Discentreco 0,478
Meza anomaliangulo 99,723°
Klinangulo 2,55749°
Periodo 2114,368 tagoj (5,789 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,53 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
20,005°
Argum. de periapsido 137,895°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 14,9
v  d  r
Information icon.svg

3688 Navaho estas malbone konata asteroido de la ekstera asteroida zono, malkovrita la 30-an de marto 1981 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).

Ĝi ŝuldas sian nomon al la etno de la indianoj Navahoj,

Ĝia discentra kometeca[1] orbito tanĝas tiun de Marso kaj proksimas tiun de Jupitero. Ĝi tiom proksimiĝas de Marso, ke oni povus rigardi ĝin kiel marsrenkonta asteroido.

Ĝi estas unu el la maloftaj objektoj en orbita resonanco 2 : 1 kun Jupitero[2], kaj trakuras sian orbiton tiamaniere ke ĝi neniam proksimiĝas de tiu-ĉi planedego.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asteroids with Comet-Like Orbits (Asteroidoj kun Kometecaj Orbitoj) (angle)
  2. Asteroids in the 2 : 1 resonance with Jupiter: dynamics and size distribution (Asteroidoj en orbita resonanco 2:1 kun Jupitero : dinamiko kaj disdono de grandoj) de F. Roig, D. Nesvorný kaj S. Ferraz-Mello (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (3001 - 4000) Poste:
3687 Dzus 3688 Navaho 3689 Yeates