369-a infanteria regimento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 369-a infanteria regimento - iama 15-a novjorka naci-gvadia regimento – estis la unua usona regimento dum la unua mondmilito, kiu konsistis el afrikdevenaj usonanoj (nigruloj).

La 369-a infanteria regimento estis fondita la 2-an de junio 1913 en la Novjorka Armea Nacia Gvardio kiel la 15-a novjorka infanteria regimento. Ĝi estis organizita la 29-an de junio, 1916 de Novjorko kaj estis donita al federacia servo dum somero de 1917 ĉe Camp Whitman, Novjorkio. La regimento trejnis sin en la Novjorka areo, ĉe kampo Wadsworth en Spartanburg, Sud-Karolino, kie tuŝis ilin rasismo. La 15-a infanteria regimento estis ubigita al 185-a infanteria brigado (decembro 1917), kiun komandis kolonelo William Hayward, membro de la „Union League Club of New York”, kiu sponsoris la 369-an regimenton kiel koloran usonan infanterion.

Post la alveno de la soldatoj, la regimento devis servi kaj ne batali. La 15-a regimento estis transformita la 1-an de marto 1918 al 369-a infanteria regimento, sed ili devis plu servi en nebatalaj aferoj. Oni decidis pri ekbataligo de la regimento la 8-an de aprilo. La soldatoj post finiĝo de la bataloj revenis en Usonon kaj ili estis malservigitaj la 28-an de februaro 1919.

Dum la bataloj, la regimento perdis 1500 personojn. Gravaj bataloj, en kiuj la regimento partoprenis:

  1. Champagne–Marne
  2. Meuse–Argonne
  3. Champagne 1918
  4. Alsaco 1918

Multaj distingoj estis disdonitaj inter la soldatoj. La plej festita persono estis Henry Lincoln Johnson - fervojstacia portisto en Albany, Novjorkio - kiu gajnis la karesnomon Nigra Morto ("Black Death") por lia agado en bataloj en Francio. Johnson estis la unua usonano, kiu ricevis la francan distingon Croix de Guerre. Ĉe fino de la milito, 171 membroj de la 369-anoj estis distingitaj per Legion of Honor.

Gravaj soldatoj

Soldato Henry Johnson, 369th Infantry Regiment, NYARNG, 1918, portanta Croix de Guerre.

Eksteraj ligiloj