3749 Balam
| 3749 Balam | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 3749 Balam |
| Aliaj nomoj | 11982 BG1 ; 1954 XM ; 1962 ED ; 1974 YO |
| Historio | |
| Malkovrinto | Edward L. G. Bowell |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
24-a de januaro 1982 Flagstaff (Arizono, Usono) |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
334,628 Gm (2,237 AU) 298,106 Gm (1,993 AU) 371,149 Gm (2,481 AU) |
| Discentreco | 0,109 |
| Meza anomaliangulo | 326,125° |
| Klinangulo | 5,381° |
| Periodo | 1221,948 tagoj (3,346 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 19,92 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
295,757° |
| Argum. de periapsido | 173,646° |
| Naturaj satelitoj | 2 |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | ~ 7 km (ĉefa korpo) |
| Rotacia periodo | 0,1169 tago (2,80483 horoj) |
| Geometria albedo | 0,16 (supozita) |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | S |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 13,4 |
3749 Balam (aŭ 3749 Balamo) estas malgranda asteroido de la asteroida zono, kiu montriĝis esti triopa asteroido.
Ĝi estis malkovrita la 24-an de januaro 1982 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono) kaj nomita en honoro de la kanada astronomo David D. Balam.
Satelitoj [redakti]
La unua satelito, provizore nomata S/2002 (3749) 1 estis malkovrita la 12-an de februaro 2002 de la teamo de la observatorio Gemini de Mauna Kea. Ĝi havas diametron de ĉ 1,5 km, kaj rondiras je 310 ± 20 km de la centra korpo kun orbita periodo de 110 ± 25 tagoj[1].
La dua satelito estis malkovrita de Franck Marchis kaj aliaj, per analizo de ĝia luma kurbo inter la 15-a de julio kaj la 19-a de oktobro 2007 (anoncita la 19-a de marto 2008)[2]. Ĝi havas diametron de ĉ 3 km kaj orbitas je ĉ 20 km de la centra korpo en 33,38 ± 0,02 horoj (aŭ 1,39 tago).
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Astronomia telegramo IAUC 7827 : S/2002 (3749) 1 (angle)
- ↑ Astronomia telegramo IAUC 8928 : (3749) BALAM (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de (3749) Balam (de IAU Minor Planet Center)
- angle 3749 Balam : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle ; (3749) Balam, S/2002 (3749) 1, kaj tria komponanto, paĝo de Robert Johnston
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 3748 Tatum | 3749 Balam | 3750 Ilizarov |