3789 Zhongguo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 3789 Ĝongguo)
3789 Ĝongguo
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3789 Zhongguo
Aliaj nomoj 1928 UF ; 1928 WC ;
1975 VH1 ; 1981 WY6 ;
1986 QK1
Nomita laŭ Popola Respubliko Ĉinio vd
Malkovro
Malkovrinto Zhang Yuzhe
Dato de malkovro 25-a de oktobro 1928
Loko de malkovro Williams Bay (Viskonsino)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
491,096 Gm (3,283 AU)
399,701 Gm (2,672 AU)
582,491 Gm (3,894 AU)
Discentreco 0,186
Meza anomaliangulo 33,014°
Klinangulo 2,747°
Periodo 2172,501 tagoj (5,948 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,45 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
86,959°
Argum. de periapsido 313,428°
Fizikaj ecoj
Diametro 14,006 km vd
Rotacia periodo 3,84 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,099 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,4
vdr

3789 Zhongguo estas asteroido de la ekstera asteroida zono. Ĝi estas unu el la malmultenombraj asteroidoj en orbita resonanco 2:1 kun Jupitero.

Malkovro, perdo, remalkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 25-an de oktobro 1928 de la ĉina astronomo Zhang Yuzhe elde la Observatorio Yerkes, en Williams Bay (Viskonsino, Usono) sub la provizora nomo 1928 UF kaj nomita "1125 China" (Ĉinio) en honoro de la lando de la malkovrinto.

Ĉar oni ne sukcesis observi ĝin post ĝia malkovro, ĝi estis perdita. En 1957, alia asteroido malkovrita elde la Observatorio de Purpura Monto rekuperis, kun konsento de Zhang Yuzhe, la numeron kaj nomon 1125 China.

En 1986, C. M. Bardwell kaj Syuichi Nakano identigis la planedeton 1986 QK1 kun la perdita 1928 UF. Ĝi tiam ricevis la nomon "Zhongguo", tie estas "Ĉinio" en pinjin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3788 Steyaert3789 Zhongguo3790 Raywilson