3792 Preston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
3792 Preston
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3792 Preston
Aliaj nomoj 1985 FA; 1980 YF
Nomita laŭ Richard Preston vd
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn Shoemaker kaj
Eugene Shoemaker
Dato de malkovro 22-a de marto 1985
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
343,029 Gm (2,293 AU)
267,797 Gm (1,790 AU)
418,260 Gm (2,796 AU)
Discentreco 0,2193
Meza anomaliangulo 276,107°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 23,674°
Periodo 1268,253 tagoj (3,472 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,60 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
63,199°
Argum. de periapsido 51,181°
Terdistanco
- Minimuma

130,200 Gm (0,8703 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 5,161 ± 0,174 km
Rotacia periodo 0,122 tago (2,92768 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,289 ± 0,043
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 13,39
vdr

3792 Preston estas malgranda sed tre hela duopa asteroido de la asteroida zono, de spektra tipo "S", tie estas "ŝtona" asteroido, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 22-an de marto 1985 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras la usonan verkiston Richard Preston.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 23-an de januaro 2016 de V. Benishek, F. Pilcher, R. Montaigut, A. Leroy, A. Carbognani kaj P. Pravec uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita en marto 2017.

Tiu satelito havas orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 11 km kaj orbitan periodon de 23,81 horoj (0,992 tago), ĝia rotacia periodo estas 23,852 ± 0.01 horoj : tiu satelito estas praktike en ligita rotacio.

Ĝia diametro estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3791 Marci3792 Preston3793 Leonteo