379 Hueno
379 Hueno | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 379 Huenna |
Aliaj nomoj | 1894 AQ ; A895 DB ; A911 BA ; 1948 XM |
Malkovro | |
Malkovrinto | Auguste Charlois |
Dato de malkovro | 8-a de januaro 1894 |
Loko de malkovro | Nico |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
468,227 Gm (3,130 AU) 378,624 Gm (2,531 AU) 557,830 Gm (3,729 AU) |
Discentreco | 0,191 |
Meza anomaliangulo | 135,629° |
Klinangulo | 1,669° |
Periodo | 2 022,491 tagoj (5,537 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,68 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
172,281° |
Argum. de periapsido | 180,076° |
Naturaj satelitoj | S/2003 (379) 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 92,3 km[1] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(3,83 ± 0,2) × 1017 kg[1] (930 ± 70) kg/m3[1] 0,0258 m/s² 0,0488 km/s |
Rotacia periodo | 0,2926 tago (7,022 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 159 K |
Geometria albedo | 0,059 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Absoluta magnitudo | 8,87 |
379 Hueno estas mezgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, ano de la Temisa familio. Ĝi estis malkovrita de la franca astronomo Auguste Charlois, la 8-an de januaro 1894 elde la observatorio de Nico.
Ĝia nomo memorigas la insulon Ven (danlingve : Hven) de la markolo Sundo, kie Tycho Brahe havis siajn observatoriojn.
La 14-an de aŭgusto 2003 Jean-Luc Margot kaj sia teamo malkovris naturan sateliton de 379 Hueno per la teleskopo Keck II de Mauna Kea[2].
La satelito provizore nomata S/2003 (379) 1 havas ĉirkaŭ 7 km de diametro kaj orbitas je 3400 ± 11 km for de la centra korpo kun periodo de 80,8 ± 0.36 tagoj kaj discentreco de 0.334 ± 0.075.
Notoj kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle) - ↑ IAUC 8182: S/2003 (379) 1; 2003he, 2003hf; C/2003 H1; C/2001 Q4 (angle)
Eksteraj ligiloj
- angle 379 Hueno kaj S/2003 (379) 1, paĝo de Robert Johnston
- angle 379 Huena kaj S/2003 (379) 1, paĝoj de Frank Marchis
- angle 379 Huenna : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: |
---|---|---|
378 Holmio | 379 Hueno | 380 Fiducio |