3834 Zappafrank
| 3834 Zappafrank | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 3834 Zappafrank |
| Aliaj nomoj | 1980 JE ; 1984 GJ ; 1984 HD |
| Historio | |
| Malkovrinto | Ladislav Brožek |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
11-a de majo 1980 České Budějovice |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
381,635 Gm (2,551 AU) 307,920 Gm (2,058 AU) 455,349 Gm (3,044 AU) |
| Discentreco | 0,193 |
| Meza anomaliangulo | 236,278° |
| Klinangulo | 14,066° |
| Periodo | 1488,272 tagoj (4,075 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 18,64 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
55,500° |
| Argum. de periapsido | 171,085° |
| Fizikaj ecoj | |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 13,6 |
3834 Zappafrank (aŭ 3834 Zapafranko) estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 11-an de majo 1980 de la slovaka astronomo Ladislav Brožek elde la observatorio de la monto Kleť, apud České Budějovice en Ĉeĥio.
Nomo [redakti]
Ĝia nomo honoras la usonan kantiston kaj muzikiston Frank Zappa (1940 – 1993).
Kelkaj monatoj post la morto de la kantisto, Dr. John V. Scialli, leĝa psikatriisto de Fenikso (Arizono), iniciatis interretan kampanjon ĉe la fervoruloj de Frank Zappa por doni ties nomon al astro.
Li unue sensukcese provis fari ke Internacia Astronomia Unio tiel nomu ekstersunsisteman planedon orbitantan ĉirkaŭ kvazaro en la Virgo. Komenco de 1994, li ricevis helpon de Brian G. Marsden de la Minor Planet Center ; li mem estis partizano de honori la memoron de Frank Zappa kaj proponis nomi asteroidon.
La nomoj "Zappa" aŭ "Frankzappa", elektitaj de Dr. Scialli, maltaŭgus por asteroido, ĉar jam ekzistis asteroido 2813 Zappalà (honore al la itala astronomo Vincenzo Zappalà), kaj la nomoj de tro multenombraj asteroidoj komencas per "Frank", nome :
- 982 Franklino kaj 1925 Franklin-Adams (por la brita amatora astronomo John Franklin-Adams)
- 2824 Franke (por la usona biologisto Ernst H. Franke)
- 2845 Franklinken (por la usona astronomo Kenneth Franklin)
- 4546 Franck (por la belga komponisto César Franck)
- 9662 Frankhubbard (por la usona fabrikanto de klavicenoj Frank Hubbard)
La nomo Zappafrank estis do preferita kaj adoptita la 22-an de julio 1994. La komitato de IAU estimis, ke estis bona elekto por asteroido malkovrita de ĉeĥoslovaka astronomo, ĉar Frank Zappa estis rigardita en ĉeĥoslovaka antaŭ 1989 kiel simbolo de libereco kaj demokratio, kaj eĉ Václav Havel estis unu el liaj fervoruloj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de (3834) Zappafrank (de IAU Minor Planet Center)
- angle 3834 Zappafrank : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 3833 Kalingasto | 3834 Zappafrank | 3835 Korolenko |