3873 Roddy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
3873 Roddy
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3873 Roddy
Aliaj nomoj 1984 WB; 1953 XK1
Malkovro
Malkovrinto Carolyn S. Shoemaker
Dato de malkovro 21-a de novembro 1984
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
283,049 Gm (1,892 AU)
245,148 Gm (1,639 AU)
320,950 Gm (2,145 AU)
Discentreco 0,134
Meza anomaliangulo 103,283°
Epoko 14-a de marto 2012
Klinangulo 23,358°
Periodo 950,611 tagoj (2,603 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,65 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
250,081°
Argum. de periapsido 267,687°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 7.51 ± 0.25 km
Ĉefa korpo : 7.25 ± 0.24 km
Rotacia periodo 0,1033 tago (2,479 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0.512 ± 0.039
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 12,8
vdr

3873 Roddy estas tre malgranda sed eksterordinare hela duopa marsrenkonta asteroido malkovrita la 21-an de novembro 1984 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras la usonan geologon David J. Roddy (19322002),[1] elstaran enketiston pri alfrapaj krateroj kaj eksplodoj. Li estis ĉefe konata pro siaj laboroj pri la Kratero Flynn Creek de la devonio en Tenesio kaj pri la strukturo de krateroj rezultantaj de ĉelokaj eksperimentoj, per potencaj eksplodaĵoj kaj ciferecaj modeloj, de grandaj alfrapoj.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 13-an de aŭgusto 2012 de Brian D. Warner uzinte observojn de lumaj kurboj elde la Observatorio de Palmer Divide (Colorado Springs, Koloradio), anoncita en januaro 2013.

Tiu satelito havas diametron de 1,96 ± 0,16 km, orbitan periodon de 0,8017 ± 0,0008 tagoj (19,24 ± 0,0192 horoj) kaj orbitan duonan grandakson de 14 km.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3872 Akirafujii3873 Roddy3874 Stuart