39-a SAT-Kongreso 1966

El Vikipedio, la libera enciklopedio
39-a SAT-Kongreso 1966
Loko Svanviko
Ekde 23-a de julio 1966
Ĝis 30-a de julio 1966
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
[[|← Antaŭa]] [[|Sekva →]]
vdr
Oficiala foto de la 39a SAT-kongreso en Svanviko
Oficiala foto de la 39a SAT-kongreso en Svanviko

La 39-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Svanviko de la 23-a ĝis la 30-a de julio 1966. Ĝin partoprenis 310 homoj el 12 landoj kaj 4 mondopartoj.

Dum kunveno de la LEA-Komitato estis akceptita propono, farita de SAT-Amikaro, ke la diversaj LEA-oj interŝanĝu delegitojn okaze de siaj respektivaj kongresoj. Tio efektive okazis dum la postaj jaroj.

La kongreson sekvis junulara postkongreso en montara farmbieno meze de la Peak-regiono.

Prelegoj[redakti | redakti fonton]

  • Sindikatismo en Britio, prezentita de John Halliday
  • Sennaciismo, prezentita de Tuseno Burnelle
  • Japanio, de Mark Starr
  • Maljunuloj en Britio, de S. Hill

Tuttaga ekskurso[redakti | redakti fonton]

  • Al Nottingham, tiam granda industria centro, kun oficiala akcepto en la urbodomo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Historio de SAT 1953-1981, eld. SAT-broŝurservo, Laroque-Timbaud, 1982