3912 Trojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
3912 Trojo
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3912 Troja
Aliaj nomoj 1988 SG; 1937 VJ ;
1970 SZ; 1970 WK ;
1977 RE9; 1981 UC14 ;
1985 XD
Nomita laŭ Trojo vd
Malkovro
Malkovrinto Eric Walter Elst
Dato de malkovro 16-a de septembro 1988
Loko de malkovro Saint-Michel l'Observatoire
(Francio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
355,322 Gm (2,375 AU)
344,502 Gm (2,303 AU)
366,141 Gm (2,448 AU)
Discentreco 0,03045
Meza anomaliangulo 308,389°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 2,402°
Periodo 1337,035 tagoj (3,661 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,33 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
26,130°
Argum. de periapsido 60,859°
Terdistanco
- Minimuma

197,475 Gm (1,320 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 5,93 ± 0,16 km
Ĉefa korpo : 5,63 ± 0,15 km
Rotacia periodo 0,1525 tago (3,659 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,328 ± 0,028
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,22
vdr

3912 Trojo estas malgrande, treege hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 16-an de septembro 1988 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio de Haute-Provence en Saint-Michel l'Observatoire (Alpes-de-Haute-Provence, Francio).

Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 1:2 kun Marso.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la antikva urbo Trojo, malkovrita en 1872 far'de Schliemann proksime de Hissarlik en Turkio. Prikantita de Homero, la Troja milito estas grava fonto da nomoj por la trojaj asteroidoj (inter kiuj, tamen, 3912 Trojo ne estas).

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 7-an de septembro 2021 de V. Benishek, P. Pravec kaj R. Durkee per observoj de lumaj kurboj, anoncita la 22-an de oktobro 2021.

Tiu satelito havas diametron de 1,86 ± 0,12 km kaj orbitas je distanco de ĉirkaŭ 10 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 0,72379 ± 0,00012 tago (17,371 ± 0,003 horoj); ĝia rotacia periodo estas ankaŭ 17,371 horoj : ĝi estas en ligita rotacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3911 Otomo3912 Trojo3913 Chemin