4-a simfonio (Mahler)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La 4-a simfonio en G-maĵoro de Gustav Mahler estas simfonio en kvar movimentoj por granda orkestro kaj sopransoloo en la finala movimento. La teksto por tiu baziĝas sur poemo el Des Knaben Wunderhorn.

Ensemblo[redakti | redakti fonton]

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

La kvar movimentoj de la simfonio estas:

  1. Bedächtig, nicht eilen (Singardeme, ne hasti)
  2. In gemächlicher Bewegung, ohne Hast (En malrapidema movo, sen hasto)
  3. Ruhevoll, poco adagio (Trankvile, poco adaĝo)
  4. Sehr behaglich (Tre komforta) - „Das himmlische Leben“ el „Des Knaben Wunderhorn“, sopransoloo

Mahler komponis la simfonion en la somermonatoj de la jaroj 1899 kaj 1900, la unua prezentado okazis la 25-an de novembro 1901 kun la Kaim-Orkestro kaj sopranistino Margarete Michalik sub direktado de Gustav Mahler en Munkeno. Jam en Hamburgo, la 27-an de oktobro 1893 Mahler direktis prezentadon de la lasta movimento, la sopransoloon kantis Clementine Schuch-Prosska.

Analizo kaj interpretado[redakti | redakti fonton]

(Ekzakta formanalizo troviĝas ĉe Rudolf Stephan, vd. Literaturo)

Laŭ formo kaj ensemblo la komence ne aparte sukcesa kvara la plej "klasikisma" simfonio de Mahler, estas kompare kun liaj aliaj kreaĵoj ege reduktita en ĉiuj dimensioj. Aparte okulfrapa estas la fortaj temaj interplektadoj de la kvar movimentoj kaj la nura sindirektado sur la finalmovimenton. Mahler mem nomis ĉi tiun simfonion „simfonia humoresko“. La humura de ĉi tiu muziko tamen ne rilatas kun sprito aŭ ŝerco, sed montras sur la hororan-timigan de la humuro ĉe Jean Paul kaj la karakteron de negativa ironio. Tutece oni povus nomi la kvaran simfonion kiel muziko de la "kvazaŭo" - simptomaj estas por tio la tintiloj en la unua movimento, kiuj pli poste plurfoje reaperas: „La kvara sin revas reen en infaneco, al kiu oni devas postfunebri, kiu tamen ne plu estas fidinda.“ (Jens Malte Fischer). Per tio la programo de la simfonio estas tre precize skizita.

Ĝi komencas en la unua movimento per plejparte klasika sonata ĉefmovimenta formo, kiu estas ironie rompata. En la dua movimento, fantoma skerco, okulfrapas antaŭ ĉio la soloviolono agordita tonon pli alta („kiel vjelo“): kria, kruda enkarniĝo de la fantoma, vera morto. La movimento memoras pro sia mekanika 3/8-a movo al la skerco de 2-a simfonio.

La tria movimento, simile al la 9-a simfonio de Beethoven serio da duoblaj variacioj, estas ekzempla por la ekstrema de la postromantisma muziko rilate la solvo kaj graveco de la dissonaĵoj. Kelkaj streĉaĵoj neniam estas solvataj, per kio la sentoj de la postromantismo jen trovas ekzemlodonan esprimon. Ĉiam denove estas vekata la ŝajno de totala disrompiĝo, kiu tamen estas defendita per eksplodeca trarompo, nome per la rigardo sur la vizion de la ĉielo, kiu ĉi tie tamen nur estas realigita kiel "sonludo" kaj ĉiam denove dronas en silenton. Ĝuste ĉi tiu movimento tre klare klarigas la tragikajn abismojn kaj la naivan idilion, kiuj estas bazaj por la kompreno de humuro far Mahler.

La kvara movimento muzikigas en kvar strofoj kaj kodo la poemotekston de t.n. "bavara popolkanto", de Mahler malmulte ŝanĝitan, „Der Himmel hängt voll Geigen“ el Des Knaben Wunderhorn. Jen la ĉiela vivo aperas kiel transvestaĵo de la tera vivo, ĉi tiu movimento estis komprenata kiel la „plej radikala komento pri la mondiro, kiun Mahler iam ajn komponis“ (Fischer): Tio diras, ke jen en la muziko esprimiĝas, ke nek kredo nek humuro aŭ ironio povos venki la malsufiĉon de la mondo – la forkrepuskanta, sufoka finaĵo por tio estas simptoma, la naive altruda vizio de paradizo antaŭ tio paliĝas – „Keine Musik ist ja nicht auf Erden“ (neniu muziko ja ne estas surtere), tekstas la muzikigita poemo.

Teksto de la lasta movimento[redakti | redakti fonton]

Ni ĝuadas la ĉielajn ĝojojn,
Do ni la terecan evitas.
Ne teran tumulton
Aŭdeblas en ĉielo!
Ĉio en milda trankvil'
Ni vivas anĝelecan vivon,
Tamen estas krome gajega;
Ni dancas kaj saltas,
Saltetas kaj kantas,
Rigardas nin Petro en ĉiel'

Johan' la ŝafidon ellasas,
Buĉisto Herodes ĝin gardas,
Ni gvidas paciencan,
Ĉastan, paciencan,
Ŝafidon doĉan al la mort'.
Virbovon Lukas' sankta buĉis
Sen ajna atenta pensado.
Heleron vin' ne kostas
en kelo ĉiela;
far' Anĝeloj bakiĝas pan'

Spicherboj ĉiuspecaj bonaj,
Kreskas en ĉiela ĝardeno,
Fazeol', aspergo
Kaj kion ni volas.
Pretaj pladoj atendas nin!
Vinberoj kaj pomoj kaj piroj;
Permesas al ni gardenistoj.
Kapreoloj, leporoj
Sur malfermaj vojoj,
Alvenas tien ĉi!

Se alvenus fastotago,
Ĉiuj fiŝoj kun ĝojego tuj alnaĝu!
Jen jam sankta Petro
Kun ret' kaj logilo
Iras al ĉiela laget'
Kuirus Sankt-Marta por ni.

Neniu muziko surtere
Al nia estas komparebla.
Dek mil virgulinoj
Kuraĝe ekdancas.
Priridas Sankt-Ursula mem.
Neniu muziko surtere
Al nia estas komparebla.
Cecilja kun siaj parencoj
Bonege korteg-muzikantas
La anĝelaj voĉoj
Vigligas la sensoj
Ke ĉio vekiĝu pro Ĝoj'

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Stephan: Mahler, IV. Symphonie G-Dur. Meisterwerke der Musik, Heft 5. Fink, München 1966
  • Renate Ulm (Hrsg.): Gustav Mahlers Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. Bärenreiter, Kassel 2001, 4. Auflage 2007, ISBN 3-7618-1820-3