4030 Archenhold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4030 Archenhold
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 4030 Archenhold
Aliaj nomoj 1984 EO1 ; 1970 SO ;
1980 DP2 ; 1980 ET
Nomita laŭ Friedrich Simon Archenhold vd
Malkovro
Malkovrinto Henri Debehogne
Dato de malkovro 2-a de marto 1984
Loko de malkovro Observatorio La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
368,076 Gm (2,460 AU)
333,978 Gm (2,233 AU)
402,175 Gm (2,688 AU)
Discentreco 0,09264
Meza anomaliangulo 183,174°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 6,532°
Periodo 1409,670 tagoj (3,859 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,99 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
342,295°
Argum. de periapsido 302,741°
Terdistanco
- Minimuma

183,322 Gm (1,225 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 6,97 ± 0,08 km
Ĉefa korpo : 6,66 ± 0,08 km
Rotacia periodo 0,136 tago (3,273 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,251 ± 0,02
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,15
vdr

4030 Archenhold estas malgranda, tre hela duopa asteroido de la asteroida zono, proksima de la orbita resonanco 1:2 kun Marso.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 2-an de marto 1984 de la belga astronomo Henri Debehogne elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo estas omaĝo al la germana astronomo Friedrich Simon Archenhold (18611939), fundinto de la Observatorio Archenhold, kiu entenas plej longan refraktoron el la mondo (21 m de fokusa distanco).

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 28-an de aŭgusto 2020 de B. D. Warner, R. D. Stephens kaj A. W. Harris per observoj de lumaj kurboj, anoncita en januaro 2021.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 2,06 km kaj orbitas je distanco de ĉirkaŭ 12 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 0,66558 ± 0,00012 tago (15,974 ± 0,003 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4029 Bridges4030 Archenhold4031 Mueller