433 Eroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 433 Eros)
433 Eroso
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Mozaika bildo de Eroso[1]
Mozaika bildo de Eroso[1]
Mozaika bildo de Eroso[1]
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 433 Eros
Aliaj nomoj 1898 DQ; 1956 PC
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Eroso vd
Malkovro
Malkovrinto Carl Gustav Witt
Dato de malkovro 13-a de aŭgusto 1898
Loko de malkovro Berlino
Unua enorbitiĝo NEAR Shoemaker, 14-a de februaro 2000[2]
Unua surteriĝo NEAR Shoemaker, 12-a de februaro 2001
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
218,155 Gm (1,458 AU)
169,548 Gm (1,133 AU)
266,762 Gm (1,783 AU)
Discentreco 0,2229
Meza anomaliangulo 320,215°
Klinangulo 10,82948°
Periodo 643,219 tagoj (1,76 jaroj)
Meza cirkulrapido 24,36 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
304,401°
Argum. de periapsido 178,664°
Terdistanco
- Minimuma

1,9 × 1010 km (0,13 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
33,4 × 11,2 × 11,2 km[3]
16,84 km vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(6,69 ± 0,002) × 1015 kg[3]
(2 670 ± 30) kg/m3[3]
0,0059 m/s²
0,0103 km/s
Rotacia periodo 0,2194 tago
(5,270 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

~ 123 K (−150 °C)
~ 227 K (−46 °C)
~ 373 K (+100 °C)
Geometria albedo 0,25
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 11,06
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

15
7
vdr

433 Eroso estas granda, tre hela terrenkonta asteroido, la unua malkovrita el la Amoraj asteroidoj kaj la dua plej granda Amora asteroido post 1036 Ganimedo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 13-a de aŭgusto 1898 de la germana astronomo Carl Gustav Witt, elde Berlino kaj, la saman nokton, de la franca astronomo Auguste Charlois elde la observatorio de Nico.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de Eroso, helena dio de la amo.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Eroso vidita de 7000 km de la sondilo NEAR

433 Eroso estis la dua asteroido preterflugita de la kosmosondilo NEAR Shoemaker, post 253 Matildo.

Post sensukcesa preterpaso la 10-an de januaro 1999, la kosmosondilo enorbitiĝis ĉirkaus Eroson la 14-an de februaro 2000, al distanco de 50 km. Inter aprilo kaj oktobro 2000, la sondilo tute kartografiis la asteroidon.

La 12-an de februaro 2001, kvankam tio ne estis antaŭvidata en la komenca programo, la sondilo surteriĝis sur la asteroidon, el kie ĝi plue elsendis signalojn ĝis la 28-a de februaro 2001[4].

Eroso superflugita de la sondilo NEAR

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La orbito de 433 Eroso trairas (rigardita orte al la ekliptika ebeno) la orbiton de Marso kaj proksimiĝas tiun de Tero, sed ne trairas ĝin. La plej malgranda distanco inter Eroso kaj Tero estas 19 milionoj da km (0,13 AU). La 31-an de januaro 2012 Eroso alproksimiĝos al Tero ĝis 26,7 milionoj da kilometroj.

433 Eroso ne estas sfera (ne eĉ elipsa), ĝi havas longan formon similantan tiun de pantoflo kun ampleksoj ĉirkaŭ 34 x 11 x 11 km. Ĝiaj du distingeblaj partoj ricevis la nomojn de "Charlois Regio" kaj "Witt Regio", laŭ la nomoj de la malkovrintoj Auguste Charlois kaj Gustav Witt.

La temperaturo de la surfaco de Eroso varias inter −150 °C kaj +100 °C, ĝia denso estas 2 400 kg.m−3, tie estas proksimume tiu de la tera krusto.

La misio NEAR Shoemaker montris, ke la plejparto el la rokoj, kiuj superŝutas la asteroidon, estis elĵetitaj de ununura alfrapa kratero, nomita "Shoemaker kratero", maljuna de ĉirkaŭ unu miliardo da jaroj. Tiu alfrapo faris ke 40 % el la Erosa surfaco estas senigita de krateroj pli malgrandaj ol 0,5 km de diametro. Oni unue opiniis, ke ili estus ŝtopitaj de elĵetitaj rompaĵoj. Pli fajna analizo montris ke la senkrateraj lokoj situas je rekta distanco de 9 km ĉirkaŭ de la alfrapita punkto[5], eĉ kiam la distanco mezurita laŭ surfaco superas 9 km. Oni hipotezis, ke la ŝokondoj pro la alfrapo okazigis enfalon de la malgrandaj krateroj pro skuo. La neregula formo de Eroso faras, ke rekta distanco de 9 km povas kovri pli grandan distancon laŭ la surfaco[6].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
432 Pythia433 Eroso434 Hungario