4425 Bilk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4425 Bilko
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 4425 Bilk
Aliaj nomoj 1967 UQ ; 1983 EQ1 ;
1985 VE3
Nomita laŭ Bilk vd
Malkovro
Malkovrinto Luboš Kohoutek
Dato de malkovro 30-a de oktobro 1967
Loko de malkovro Hamburgo (Germanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
353,069 Gm (2,360 AU)
295,606 Gm (1,976 AU)
410,532 Gm (2,744 AU)
Discentreco 0,163
Meza anomaliangulo 50,074°
Klinangulo 3,312°
Periodo 1324,342 tagoj (3,626 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
67,914°
Argum. de periapsido 51,552°
Fizikaj ecoj
Diametro 5,279 km vd
Rotacia periodo 0,2188 tago (5,251 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,191 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,8
vdr

4425 Bilko estas nebone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 30-an de oktobro 1967 de la ĉeĥa astronomo Luboš Kohoutek elde la Observatorio de Hamburgo-Bergedorf (Germanio).

Ĝia nomo aludas al la kvartalo Bilk de Duseldorfo, kie la germana fizikisto Johann Friedrich Benzenberg konstruigis privatan observatorion en 1843. La observatorio estis donacita al la urbo Duseldorfo porst la morto de J. F. Benzenberg. Elde tiu observatorio de Duseldorfo, la germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris 24 asteroidojn inter 1852 kaj 1890. La observatorio estis detruita de bombadoj en 1943.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4424 Arkhipova4425 Bilko4426 Roerich