UK 1959
El Vikipedio
(Alidirektita el 44a UK 1959)
La 44-a Universala Kongreso de Esperanto en 1959 estis jubilea kongreso jarcenton post la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, Ludwik Lejzer Zamenhof. Ĝi okazis en Varsovio, Pollando. Estis 3256 aliĝintoj.
Teatraĵoj prezentitaj [redakti]
- Bulgara Esperanto-Teatro
- Ĉasantoj de ofico de Ivan Vazov. Reĝisoris Stefka Proĥaskova. Fondinto kaj gvidanto: Kiril Draĵev. Estis la unua elpaŝo de Bulgara Esperanto-Teatro.
- Internacia Arta Teatro
- La friponaĵoj de Skapeno de Molière, esperantigita de Srdjan Flego kaj Jana Ravŝelj-Flego
- La verda ĉaro de Julio Baghy, artisma kolektivo de Esperanto-klubo de Prago
- Pigmaliono de George Bernard Shaw. Reĝisoris Antonin Slanina. Gvidis Eva Seemannova. Rolis i.a. Anton Seemann.
- Verda Simio, studenta kabaredo el Varsovio
- Tra verda vitro, kabaredo. Gvidanto Roman Dobrzyński. Rolis J. Cieślik, E. Lagun, J. Nachorecka, J. Dobrzyński, L. Żmigrodzka, H. Tarkowski, H. Kowalska.
