45 Eugenia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
45 Eugenia
Asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 45 Eugenia
Aliaj nomoj 1941 BN
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Eugenia de Montijo vd
Malkovro
Malkovrinto Hermann Goldschmidt
Dato de malkovro 27-a de junio 1857
Loko de malkovro Parizo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
406,897 Gm (2,720 AU)
373,488 Gm (2,497 AU)
440,305 Gm (2,943 UA)
Discentreco 0,082
Meza anomaliangulo 45,254°
Klinangulo 6,610°
Periodo 1 638,462 tagoj (4,49 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,03 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
147,939°
Argum. de periapsido 85,137°
Naturaj satelitoj - Petit-Prince
- S/2004 (45) 1[1]
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
232 × 193 × 161 km[2]
202,327 km vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(5,69 ± 0,12) ×1018[2]
(1 100 ± 100) kg/m3[2]
0,017 m/s2
0,071 km/s
Rotacia periodo 0,2375 tago (5,699 horoj)
Aksa kliniteco 117° ± 10°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Averaĝa
- Maksimuma

~ 171 K
253
Geometria albedo 0,040
Observaj ecoj
Spektroklaso F
Absoluta magnitudo 7,46
vdr


45 Eugenia estas tre granda kaj malhela asteroido de la asteroida zono, kiun malkovris la 27-an de junio 1857 la germana amatora astronomo Hermann Goldschmidt, en Parizo.

Tiel nomata honore al la grafino Eugenia de Montijo, edzino de la imperiestro Napoleono la 3-a, ĝi estas la unua asteroido, kiu ricevis la nomon de vivanta persono.

Ecoj

Eugenia estas F-tipa, tie estas tre malhela, karbonata asteroido, kies malgranda denso indikas, ke ĝi povus esti rubamaso. Ĝi aspektas preskaŭ anhidra.

La analizo de ĝia luma kurbo indikas retrogradan rotacion kun aksan klinitecon de 117 ± 10°

Satelitoj

Petit-Prince

En novembro 1998, astronomoj de la Franca-Havaja teleskopo de Mauna Kea malkovris naturan sateliton orbitante ĉirkaŭ Eugenia. Tiu estis la unua asteroida luno malkovrita per surtera teleskopo. Unue provizore nomita S/1998 (45) 1,[3] ĝi ricevis la nomon de Petit-Prince[4] memore al Louis Napoléon, "imperia princo", filo de Napoleono la 3-a kaj de Eugenia de Montijo[5].

S/2004 (45) 1

Dua satelito, (kun diametro taksata al 6 km) estis malkovrata en februaro 2004 en la Eŭropa suda observatorio en Ĉilio kaj provizore nomata S/2004 (45) 1. La malkovro estis anoncita la 7-an de marto 2007[6]

Noto kaj referencoj

  1. 45 Eugenia kaj Petit-Prince (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
    (Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009)
    (angle)
  3. IAUC 7129: S/1998 (45) 1; U Sco (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
  5. On a Permanent Name for Asteroid S/1998(45)1 (Pri ĉiama nomo por asteroido S/1998(45)1) (angle)
  6. IAUC 8817: S/2004 (45) 1; 186P; 2007af (Malkovro de S/2004 (45) 1) (angle)

Eksteraj ligiloj


Antaŭe:Listo de asteroidojPoste:
44 Niso45 Eugenia46 Hestio