47-a ILEI-Konferenco 2014

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 47-a ILEI-Konferenco 2014 okazis en Montevideo, Urugvajo. La loko ne estas hazarde elektita: en la jaro 1954 la Ĝenerala Konferenco de UNESKO aprobis la Rezolucion de Montevideo favoran al Esperanto en tiu urbo. Dum tiu evento la tiama prezidanto de UEA Ivo Lapenna ludis gravan rolon.

La Konferenco okazis de la 19-a ĝis la 25-a de Julio 2014. La organizanto estas ILEI. Prezidis la Konferencon Mireille Grosjean. Aliĝis 79 personoj, aperis 74 el 26 landoj.

La solena malferma ceremonio okazis lunde la 21-an de Julio je la deka horo matene en la Parlamenta Palaco, tie, kie okazis la aprobo de la UNESKO-Rezolucio.

La aliaj laboroj okazis en Ateneo.

La urugvaja prezidento José Mujica deklaris la Konferencon "de kultura intereso".

Dum la Konferenco laboris en la sama loko parto de la estraro de UEA. Vojaĝo al Bonaero, Argentino por partopreno en UK eblis per buso kaj ŝipo kun etapo en Colonia del Sacramento, pitoreska urbeto, mondheredaĵo de Unesko.

Decidoj de la Komitato dum la 47-a Konferenco