470 (velŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
klasa simbolo

simbolo de la velboata klaso

Boataj mezuroj
longo: 4,70 m
larĝo: 1,68 m
alto sub la akvosurfaco (sen stabiligilo): ĉ. 1,05 m
alto de la masto: 6,78 m
pezo (velopreta): ĉ. 120 kg
vela areo (granda velo): 9,12 m²
(antaŭvelo 3,58 m²)
Ceteraj informoj
velboata indico: 103
velboata klaso: olimpia
boata skemo deflanke
la boata tipo dum velado

470 estas la nomo por klaso de velboatoj por du sportistoj. La boato havas du bazajn velojn, kablan instalaĵon por ebligi al la antaŭa velisto forte eksterenkliniĝi kaj teni la boataon en ne tro klinita pozicio malgraŭ forta vento kaj granda rapideco, kaj la eblecon antaŭe aldoni paraŝutoforman velegon, se la vento venas de malantaŭe kaj tiu paraŝuta velego aldonu plian rapidon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la velboata klaso devenas de la boatotrunka longeco de 470 centimetroj. La dezajno de la boato evoluis dum la jaro 1963 en Francio fare de la sipokonstruisto Andre Cornu. Ekde la jaro 1969 ĝi ricevis la statuson de internacia velboata klaso kaj ekde la jaro 1976 – do ekde la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo estas olimpia kategorio de velado. La unuan olimpian konkurson pri velado per la 470-boato tiujare surprize gajnis la germanoj Frank Hübner kiel stiristo kaj Harro Bode kiel antaŭa velisto, antaŭ la velistaj duopoj de Hispanio, Aŭstralio kaj la favorita duopo el Francio. Ekde la Somera Olimpiko 1988 ankaŭ ekzistas virina olimpia konkurso pri velado per la 470-boato.

Boatotrunko[redakti | redakti fonton]

La velboata trunko konsistas el vitrofibrofortikita plasto, kun aeraj vezikoj kaj pliaj leviloj el malpeza plasto, tiel ke eĉ post forta detruo de la plasta trunko, kio gvidus al akva plenigo de ĉiuj areaj vezikoj, la boatotrunko plunaĝus kaj ne povus sinki. La trunka subo estas malangula kaj havas ecojn favorajn por akvosurfaca glitado, tiel ke la boato povas atingi relative altan rapidecon.

Masto, bumo kaj veloj[redakti | redakti fonton]

Masto kaj bumo de la boato konsistas el aluminio. Ĉe la masto estas fiksita la kabla instalaĵo por ebligi al la antaŭa velisto forte eksterenkliniĝi kaj teni la boataon en ne tro klinita pozicio malgraŭ forta vento kaj granda rapideco. Krom du bazaj veloj, granda velo je 9,12 m² kaj antaŭvelo je 3,58 m² da areo, la boato havas la eblecon antaŭe aldoni paraŝutoforman velegon, se la vento venas de malantaŭe kaj tiu paraŝuta velego aldonu plian rapidon. Pluraj ŝnuroj ĉe masto kaj bumo donas la eblecon variigi la velan areon kaj poziciigon, por atingi optimuman rapidecon.

Regattoj[redakti | redakti fonton]

Por velboatoj de la klaso 470 ofertatas ĉiaspecaj regattoj, regionaj, naciaj, kontinentaj, mondaj ĉampionadoj kaj aparte konkursoj kadre de la Someraj Olimpikoj. Pro la balancita konstrumaniero la boato jam povas esti regata pere de relative novaj velantoj. Por regattoj la optimuma pezo de la du teamanoj kune estas inter 110 kaj 145 kilogramoj – ne tro multe por du plenkreskuloj. Pro tiu relative malalta suma teama pezo la boatoklaso aparte inter junuloj estas furora. Ekzistas apartaj regattoj por velistoj sub 22 kaj sub 19 jaroj.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

La velboata klaso "420", evidente 420 centimetrojn longa, estas pli malgranda variaĵo, kaj la klaso "505", 505 centimetrojn longa, koresponde estas pli granda variaĵo de la boatoklaso 470. Teknike ambaŭ klasoj estas simile konstruitaj, sed ambaŭ estas "nur" regatto-klasoj laŭ la internacia velista federacio ISAF, sed ne olimpia klaso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]