49-a Hispana Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 49-a Hispana Kongreso de Esperanto - hispane 49 Congreso Español de Esperanto - okazis de la 19-a ĝis 23-a de julio 1989 en Bilbao, la plej granda urbo de Eŭskio, Hispanio. Kiel la antaŭaj esperantlingvaj eventoj en Eŭskio, ĝi estis aparte atentata kaj aprezata fare de la eŭskaj esperantistoj, kiuj konsideras sin porparolantoj de du malgrandaj lingvoj, kaj de Esperanto kaj de la eŭska lingvo, al kies internacia rekono povas kontribui eksterlandaj esperantistoj partoprenantaj en internacia kongreso en Eŭskio, kiuj pro la programo, per ekskursoj kaj pro personaj spertoj pli konatiĝas kun la eŭska kulturo.

Post bonvenigoj interalie de s-ro Aragay, tiutempa prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, kaj s-ro Bringas, prezidanto de la organiza komitato, Amador Diaz, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Britio, en prelego informis pri la nuna stato de la Esperanto-movado en la mondo laŭ malsamaj fokusoj, ekzemple el ekologia vidpunkto, aŭ la uzo de Esperanto en la interreto. En la kultura programo interalie la bulgara kantistino Maria Angelova recitis poezion de Julio Baghy kaj kantis esperantlingvajn ariojn. Kadre la kongresa urbopromeno okazis ankaŭ oficiala akcepto de la provizora urbestro, kiu esprimis sian bondeziron por la Esperanto-movado. Okazis kunveno de la federacia estraro kaj la delegitoj de la lokaj Esperanto-grupoj, kaj jarasembleo de la federacio. Kaj fine la kongresan flagon transprenis la kataluna delegitino Trini García el la urbo Sant Cugat del Vallés, kie sekve okazis la 50-a, jubilea Hispana Kongreso de Esperanto. Aliaj delegitoj ankaŭ prezentis pliajn projektojn, inkluzive de organizado de la 77-a Universala Kongreso de Esperanto dum somero 1992 en Valencio[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fine la Universala Kongreso de Esperanto jes ja okazis en Valencio, sed nur unu jaron pli poste, do fine temis pri la 78-a UK. La origina dato celis aludi al la hispana malkovro de Ameriko fare de la ŝipanaro de Kristoforo Kolumbo 500 jarojn antaŭe, en 1492. Finfine TEJO decidis memorigi pri "malkovro de la nova mondo" per okazigo de la IJK 1992 en "la nova mondo", nome en Montrealo, sed UEA en 1992 decidis pli akcenti la tiujaran 500-jaran naskiĝdatrevenon de la astronomo Komenio, planis la tiujaran UK unue en Prago, poste pro la profundaj ekonomiaj ŝanĝoj tiutempaj en Ĉeĥoslovakio transiris al Vieno, kaj do la kongreso en Valencio ŝoviĝis al la sekva jaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]