490 Veritas
490 Verito | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 490 Veritas |
Aliaj nomoj | 1902 JP ; A914 WA ; 1947 OG |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Veritas vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Max Wolf |
Dato de malkovro | 2-a de septembro 1902 |
Loko de malkovro | Hejdelbergo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
474,161 Gm (3,170 AU) 427,250 Gm (2,856 AU) 521,071 Gm (3,483 AU) |
Discentreco | 0,099 |
Meza anomaliangulo | 50,159° |
Klinangulo | 9,264° |
Periodo | 2 061,058 tagoj (5,643 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,69 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
178,513° |
Argum. de periapsido | 196,986° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 115,5 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,62 × 1018 kg ~ 2 000 kg/m3 ? 0,0323 m/s² 0,0611 km/s |
Rotacia periodo | 0,3304 tago (7,930 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 158 K |
Geometria albedo | 0,062 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Absoluta magnitudo | 8,32 |
490 Verito estas granda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, kiu
donas sian nomon al unu asteroida familio : la Verita familio.
Ĝi estis malkovrita la 3-an de septembro 1902 de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl kaj ĝi ricevis la nomo de la romia diino "Verito", ekvivalento de Aletejo helena diino de la vero. (Aletejo jam donis sian nomon al la asteroido 259).
La Verita familio estus kreita de unu el la plej fortaj asteroidaj kolizioj de la lastaj 100 milionoj da jaroj. David Nesvorný de la Southwest Research Institute de Boulder (Koloradio) kalkulis, ke la familio kreiĝis pro kolizio de asteroido de diametro 150 km kun alia pli malgranda, ĉirkaŭ 8 milionoj da jaroj antaŭ. 490 Verito kaj 92 Undino estas la ĉefaj restaĵoj de la alfrapo.
Studo de la maraj sedimentoj en la profunda maro montris kvaropiĝo de la falo de kosma polvo sur Teron, kiu komencis 8,2 milionoj da jaroj antaŭ. Kvankam la kolizio okazis tro malproksime de Jupitero por ke fragmentoj estus disvojigitaj en direkto de Tero, la suna radiado povus drivigi la kosma polvon ĝis la Tera orbito[1]. Oni estimas, ke la sekvoj de tiu kolizio sendas po kvinmil tunojn (5 × 106 kg) da kosma polvo ĉiu jaro sur Teron, 15% el la tutajo.
Notoj kaj referencoj
- ↑ A late Miocene dust shower from the break-up of an asteroid in the main belt (Malfrua miocena polvofalo pro rompo de asteroido en la ĉefa zono) Nature 439, 295-297 (19 January 2006) (angle)
Eksteraj ligiloj
- angle 490 Veritas : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: |
---|---|---|
489 Komaĉino | 490 Verito | 491 Karinjo |