4951 Iwamoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4951 Iwamoto
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 4951 Iwamoto
Aliaj nomoj 1990 BM; 1931 UQ ;
1985 QN6; 1985 RH5 ;
1989 WS3
Nomita laŭ Masayuki Iwamoto vd
Malkovro
Malkovrintoj Y. Mizuno kaj T. Furuta
Dato de malkovro 21-a de januaro 1990
Loko de malkovro Kani (gubernio Gifu, Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
337,597 Gm (2,257 AU)
131,852 Gm (1,881 AU)
393,744 Gm (2,632 AU)
Discentreco 0,166
Meza anomaliangulo 184,114°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 7,527°
Periodo 1238,248 tagoj (3,390 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,83 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
101,092°
Argum. de periapsido 340,013°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 5,52 ± 0,03 km
Ĉefa korpo : 4,39 ± 0,02 km
Rotacia periodo 4,9167 tagoj (118 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,218 ± 0,038 (JPL)
0,186 ± 0,032 (R. Johnston)
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 13,4
vdr

4951 Iwamoto estas malgranda, hela kaj malrapide rotacianta duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 21-an de januaro 1990 de la japanaj astronomoj Yoshikane Mizuno kaj Toshimasa Furuta elde Kani en la gubernio Gifu.

Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la japana astronomo Masayuki Iwamoto (japane:岩本雅之, Iwamoto Masayuki).

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita per observoj de ĝia luma kurbo fare de V. Reddy, R. Dyvig, P. Pravec, P. Kušnirák, Adrián Galád, L. Kornoš, Š. Gajdoš, J. Vilagi, D. Pray, W. R. Cooney, J. Gross, D. Terrell, Yu. Krugly, J. Ries, K. Archer, J. Oey, M. Pikler, M. Husarik, F. Colas, kaj A. Harris elde multenombraj observatorioj inter la 25-a de decembro 2006 kaj la 23-a de marto 2007, kaj anoncita la 11-a de majo 2007.

Ĝi havas taksatan diametron de 3,34 km kaj ĝi orbitas je distanco de ĉ. 31 km kun orbita periodo de 4,917 ± 0,008 tagoj (118 horoj). Ankaŭ ĝia rotacia periodo estas 118 horoj: ambaŭ korpoj estas en ligita rotacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4950 House4951 Iwamoto4952 Kibeshigemaro