5-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 5-a de aprilo estas la 95-a tago de la jaro (la 96-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 270 tagoj restas.
Je la 5-a de aprilo okazis, inter alie:
Eventoj
- 1242: Batalo ĉe la Lago Peipsi: duko de Velikij Novgorod Aleksandro Nevskij venkis militeman ordenon de germanaj kavaliroj
- 1355: Karolo la 4-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1453: Sieĝo de Konstantinopolo: sub la sieĝitan urbon alproksimiĝis ĉefa turka armeo
- 1566: Delegitaro de nederlanda nobelaro alvenis al hispana regentino de Malaltaj Landoj por prezenti peticion kun postulo de reformoj. Unu kortegano nomis ilin almozuloj (france: gueŭ), de kio nomiĝis liberiga movado – geŭzoj
- 1573: Malfermo de la unua firma ponto super Vistulo en Varsovio
- 1614: En Jamestown (Virginio) okazis nupto de Pokahontas, la filino de ĉefo Paŭhatano, kun angla koloniisto
- 1697: Karolo la 12-a iĝis reĝo de Svedio
- 1722: La nederlanda maristo Jacob Roggeveen kiel unua eŭropano malkovris la polinezian insulon Rapa Nui kaj nomis ĝin Paska insulo. La vojaĝraporto de la germana kunvojaĝanto Carl Friedrich Behrens famigis la insulon kaj la tieajn statuojn en Eŭropo.
- 1781: Ribelo de Tupak-Amaru la 2-a: malvenko de indianoj en batalo kontraŭ hispanoj en Peruo
- 1795: En Bazelo estis subskribita franca-prusa packontrakto, en kiu Reĝlando Prusio agnoskis Francan Respublikon kaj ĝian landlimon laŭ Rejno
- 1821: Post pli ol 4 monatoj de drivado en sav-boatoj oni savis ŝiprompintojn de sinkigita de kaĉaloto balen-ŝipo Essex. La evento inpiris Herman Melville verki romanon Moby-Dick
- 1821: Portugala inkvizicio malfondiĝis
- 1829: Papo Pio la 8-a kroniĝis
- 1849: Reĝlando Prusio venkas danojn en batalo de Eckernförde
- 1879: Pacifika Milito: Ĉilio deklaris militon kontraŭ Peruo kaj Bolivio
- 1883: Polaj fizikisto Zygmunt Wróblewski kaj kemiisto Karol Olszewski kiel unuaj en la mondo kondensigis oksigenon
- 1886: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Silesio
- 1887: Pacifikaj insuloj Valiso kaj Futuno akceptis francan protektoraton
- 1906: Papo Pio la 10-a eldonis enciklikon, en kiu kondamnis polajn mariavitojn
- 1919: Pola-bolŝevika milito: en konkerita de pola armeo Pińsk 35 judoj kunlaborantaj kun bolŝevikoj estis pafmortigitaj
- 1930: Mahatma Gandhi atingis dum sia Salomarŝo la marbordon ĉe Dandi kaj komencis la salorikolton malpermesitan pro brita monopolo.
- 1938: Hispana generalo Francisco Franco per dekreto nuligis aŭtonomecon de Katalunio
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Masakro de Katin: soveta NKVD komencis genocidon de polaj militkaptitoj de Starobilsk, kiuj estis transportataj de Smolensk al nekonata loko de la krimo - nun ili ripozas en la armea tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkovo; Deutsche Bank havis en Pollando filiojn en: Bielsko, Krakovo, Cieszyn, Lodzo kaj Poznań
- 1941: Kanado subskribis interkonsenton kun pola registaro en ekzilo permesante establi du militistejojn por volontuloj servontaj en Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento; al germana koncentrejo Aŭŝvico foriris du transportoj: de Varsovio kun 1021 kaj de Częstochowa kun 115 personoj; en Kielce establiĝis geto por judoj; pola brigada generalo Franciszek Kleeberg mortis; nombro de malliberuloj en la Kastelo de Lublin estis 2466; en Krotoszyn germanaj sekurecaj regopovoj konstatis, ke en Varto-Lando germanoj bruligis parton de polaj bibliotekoj
- Jugoslavio subskribis kun Sovetunio pakton pri amikeco kaj neagresemo
- 1942: Heinrich Himmler deklaris sin kontraŭ amasa germanigo de poloj kaj ciganoj; nombro de malliberuloj dum la germana okupado en la kastelo de Lublin estis 2598 personoj; en Królewiec aperis "Agrikultura Semajnrevuo" destinita al poloj sur enkorpigitaj teritorioj al Orienta Prusio (verŝajne ĉesis aperi en 1943)
- Japanaj aviadiloj bombadis havenon kaj urbon Kolombo sur Cejlono mortigante 190 personojn - post kelkaj horoj ili sinkigis du britajn militŝipojn (426 maristoj pereis, 1122 saviĝis)
- 1943: Germana polico pafmortigis en distrikto Radomski 17 personojn kaj en Dębica 6 polojn; en Ĝenerala Gubernio ĉesis aperi "Znak" (Signo), revuo de konspira politika-armea organizaĵo Konfederacja Narodu
- Ĉirkaŭ 900 personoj (en tio 209 infanoj) pereis, 1300 vundiĝis rezulte de erara bombado de belga urbo Mortsel flanke de usonaj aviadiloj, kies celo devus esti apuda fabriko; kontraŭnazioj Dietrich Bonhoeffer kaj Hans von Dohnányi estis arestitaj de Gestapo
- 1944: Guberniestro de Ĝenerala Gubernio Hans Frank akceptis ĉefepiskopon Adam Stefan Sapieha, kiu protestis pri konfisko de monaĥejoj kaj preĝejo en Krakovo, kontraŭ murdo de polaj pastroj kaj montris atestojn de malbona traktado de poloj en ĜG kaj de trudlaboristoj en Nazia Germanio; ĉ. 2 mil polaj partizanoj tuttage batalis en distrikto Tomaszowski kontraŭ taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo - ĉ. 50 polaj partizanoj mortfalis; germana polico en la tagoj 4-a kaj 5-a de aprilo arestis en distrikto Kozienicki 430 personojn, plimulton pafmortigante; gestapo pafmortigis en Zwoleń 9 polojn; soldatoj de Wehrmacht bruligis vilaĝon Olszanka murdante 118 polojn kaj ukrainojn, en tio 15 vivbruligis; ĝendarmoj pafmortigis en Jawornik 12 personojn; de Varsovio foriris transporto kun 54 virinoj al koncentrejo Ravensbrück
- 1945: Pola kaj soveta armeoj liberigis Oksywie, la lastan germanan rezistolokon apud Gdynia; en Londono pola kantistino dum koncerto kantis interalie verkojn de Karol Szymanowski
- Sur nederlanda insulo Texel komenciĝis kontraŭgermana ribelo de kartvelaj soldatoj de Orientaj Legioj
- 1946: Ruĝa Armeo retiriĝis de dana Bornholm
- 1951: Usono: Ethel kaj Julius Rosenberg estis kondamnitaj al mortpuno pro spionado favore al Sovetunio kaj transdonado de informoj pri atombombo, kion federacia juĝisto opiniis krimo pli malbona ol murdo
- 1952: Pola-sovetunia skriba interkonsento pri konstruo de la Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco; oni komencis malsetligi milojn da loĝantoj
- 1955: Winston Churchill anoncis sian demision el la funkcio de ĉefministro de Britio
- 1969: Pola jaĥta velisto Leonid Teliga solece ĉirkaŭis la Teron
- 1971: La vulkano Etno erupciis en Sicilio.
- 1976: James Callaghan iĝis ĉefministro de Britio
- 1980: Tajpeo: malfermo de la nacia maŭzoleo al Ĉiang Kai-ŝek
- 1992: Prezidento de Peruo Alberto Fujimori eksvalidigis kongreson kaj konstitucion enkondukante senperan regadon
- 1992: Bosnia Milito: parlameno de Bosnio kaj Hercegovino proklamis sendependecon; serba armeo eksieĝis Sarajevon
- 1993: Kartvelio: enkonduko de nacia valuto - lario
- 1998: Japanio: malfermo de la ponto Akaŝi-Kaikjō, la plej longa pendoponto en la mondo
- 2000: Mori Yoshiro iĝis ĉefministro de Japanio
- 2007: Ramzan Kadirov iĝis prezidento de Ĉeĉenio
- 2009: Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio venkis parlamentan baloton
- 2009: Lars Løkke Rasmussen iĝis ĉefministro de Danio
- 2009: Gjorge Ivanov gajnis prezidentan balotadon en Respubliko Makedonio
- 2009: Nord-Koreio lanĉis foratingan raketon Taepodong-2 (komencis de la mezatinga Nodong-1)
Naskiĝoj
- 1568: Urbano la 8-a, papo (m. 1644)
- 1588: Thomas Hobbes, angla filozofo (m. 1679)
- 1727: Pasquale Anfossi, itala komponisto (m. 1797)
- 1732: Jean-Honore Fragonard, franca pentristo (m. 1806)
- 1784: Louis Spohr, germana komponisto (m. 1859)
- 1804: Matthias Schleiden, germana botanikisto (m. 1881)
- 1820: Félix Tournachon Nadar, franca desegnisto kaj aerŝipisto (m. 1910)
- 1835: Vítězslav Hálek, ĉeĥa poeto (m. 1874)
- 1837: Algernon Charles Swinburne, angla poeto (m. 1909)
- 1859: Lajos Szádeczky-Kardoss, hungara historiisto (m. 1935)
- 1883: László Donáth, hungara pastro, verkisto (m. 1967)
- 1886: Sándor Latinka, hungara politikisto (m. 1919)
- 1894: Béla Zsedényi, rumania hungara jursciencisto (m. 1955)
- 1900: Spencer Tracy, usona aktoro (m. 1967)
- 1904: Géza Szabó, rumania hungara reformita pastro, fabelverkisto, fabelkolektisto (m. 1991)
- 1908: Bette Davis, usona aktorino (m. 1989)
- 1908: Herbert von Karajan, aŭstra dirigento (1989)
- 1912: István Örkény, hungara verkisto (m. 1979)
- 1916: Gregory Peck, usona aktoro (m. 2003)
- 1917: Zsombor Diénes, rumania hungara inĝeniero pri minado
- 1926: János András, hungara redaktoro, tradukisto (m. 2006)
- 1929: Hugo Claus, flandra poeto kaj verkisto (m. 2008)
- 1934: Roman Herzog, prezidento de Germanio
- 1937: Colin Powell, usona soldato kaj politikisto
- 1941: Ágnes Kakassy, hungara aktorino (m. 1987)
- 1942: Magda Zimán Vitályos, rumania hungara tekstilartistino
- 1944: János Martonyi, hungara juristo, ministro
- 1946: János Bródy, hungara kantisto, gitaristo, komponisto
- 1947: Gloria Macapagal-Arroyo, prezidentino de Filipinoj
- 1950: Agnetha Fältskog, sveda kantistino de ABBA
- 1950: Franklin Chang-Diaz, usona-kostarika fizikisto kaj kosmonaŭto
- 1951: Dean Kamen, usona entreprenisto, inventinto de starveturilo
- 1952: István Hürkecz, rumania hungara tradukisto
- 1952: János Szabó, rumania hungara skulptisto
- 1954: Gábor Xantus, rumania hungara kameraisto, filmreĝisoro
- 1955: Anthony Horowitz, angla verkisto de infanlibroj
- 1980: Sándor Zsolt Nagy, rumania hungara pentristo
- 1983: Levente Molnár, rumania hungara operkantisto
Mortoj
- 647: Aethelburg, anglosaksa sanktulino kaj dua edzino de Edwin, la reĝo de Northumbria
- 1419: Sankta Vincento Ferrer, hispana sacerdoto kaj sanktulo (n. 1350)
- 1553: Antonius Corvinus Rabe, germana teologo kaj reformisto (n. 1501)
- 1697: Karolo la 11-a, reĝo de Svedio (n. 1655)
- 1723: Johann Bernhard Fischer von Erlach, aŭstra arkitekto kaj skulptisto de baroko (n. 1656)
- 1732: Johann Christian Schieferdecker, germana komponisto (n. 1679)
- 1794: Fabre D'Eglantine, franca politikisto, aktoro, dramisto, ekzekutita (n. 1750)
- 1804: Jean-Charles Pichegru, franca generalo (n. 1761)
- 1828: Georg Joachim Göschen, germana eldonisto
- 1888: Vsevolod Garŝin, rusa prozisto (n. 1855)
- 1941: Franciszek Kleeberg, pola generalo, la lasta nevenkita komandanto de la germana invado en Pollandon (n. 1888)
- 1943: Aleš Hrdlička, ĉeĥa-usona kuracisto kaj antropologo (n. 1869)
- 1953: László Dienes, hungara sociologo, redaktoro (m. 1889)
- 1954: György Floznik, hungara lingvisto (n. 1888)
- 1971: István Somló, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (n. 1902)
- 1975: Ĉiang Kai-ŝek, prezidento de Respubliko Ĉinio (n. 1887)
- 1976: Géza Sebestyén, hungara bibliotekisto (n. 1912)
- 1977: Ernő Fodor, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto (n. 1906)
- 1991: Jiří Mucha, ĉeĥa verkisto (n. 1915)
- 1993: Béla Kéki, hungara bibliografo (n. 1907)
- 1994: Kurt Cobain, usona rok-kantisto kaj gitaristo (n. 1967)
- 1997: František Kožík, ĉeĥa verkisto (n. 1909)
- 1997: Allen Ginsberg, usona juddevena poeto de beat-generacio (n. 1926)
- 1997: Dénes Pázmány, rumania hungara botanikisto (n. 1931)
- 2005: Saul Bellow, uson-kanada nobelpremiita verkisto juddevena (n. 1915)
- 2007: Lajos Varga, rumania hungara radio- kaj libroredaktoro (n. 1926)
- 2008: Charlton Heston, usona aktoro (n. 1924)
- 2012: Bingu wa Mutharika, prezidento de Malavio (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Vincento Ferrer, hispana dominikano klopodanta fini grandan okcidentan skismon
- Sud-Koreio: Tago de arboj
- Francio: Tago de Afableco ĉe Stirilo
Tagoj de semajno
La 5-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.