5-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 5-a de julio estas la 186-a tago de la jaro (la 187-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 179 tagoj restas.
Je la 5-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 649: Marteno la 1-a papiĝis.
- 767: Konstanteno la 2-a iĝis kontraŭpapo
- 1294: Celesteno la 5-a iĝis papo
- 1601: Okdejara milito: komenciĝis Sieĝo de Ostendo.
- 1626: Albordiĝo en Baltijsk de Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio) kaj ties armeo dum pola-sveda milito 1625-1629.
- 1687: Isaac Newton publikigis verkon Philosophiae Naturalis Principia Mathematica
- 1792: Francisko la 1-a iĝis imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1811: Venezuelo sendependiĝis (kiel la unua el hispanaj kolonioj)
- 1830: Francio invadis Alĝerion.
- 1854: Rezulte de incendio de muzeo en Filadelfio damaĝis t.n. mekanika turko, aŭ mistifiko, maŝino ludanta ŝakon, kies aŭtoro estis Wolfgang von Kempelen
- 1859: Malkovro de la atolo Midvejinsuloj
- 1865: William Booth fondis la Savarmeon.
- 1884: Kameruno fariĝis germana kolonio.
- 1890: Antonio Cánovas del Castillo la kvinan fojon iĝis ĉefministro de Hispanio
- 1902: Defendanta sin kontraŭ seksatenco 11-jara italino Maria Goretti estis 14 fojojn vundita de tranĉilo, pro kio mortis venontan tagon - kanonizita de Pio la 12-a
- 1921: Tria Silezia Ribelo finiĝis per venko de poloj
- 1922: Batalo de Dublino finiĝis per malvenko de IRA
- 1932: António de Oliveira Salazar iĝis ĉeministro de Portugalio
- 1937: Alĝera futbalista klubo USM Alger fondiĝis
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Eksterordinara Ekstermiga Agado: sur monteto Gruszka apud Zagórz en Bukovské vrchy germanoj pafmortigis 112 malliberulojn de Sanok; ĝendarmoj pafmortigis en Sitno (apud Międzyrzec Podlaski) 15 skoltojn kaj unu instruiston de vilaĝo Czemierniki (apud Radzyń Podlaski) kaj 25 polojn en Grabarka (proksime al Siemiatycze)
- Britio kaj la Reĝimo de Vichy rompis diplomatiajn rilatojn
- 1941: Heinrich Himmler ordonis mortpunon al polaj trudlaboristoj en Nazia Germanio pro intimaj rilatoj kun germaninoj
- Superulo pri sekureco de Nazia Germanio ordonis transdoni ĉiujn aliancajn paraŝutistojn al gestapo kaj trakti ilin kiel "spionoj, sabotistoj kaj teroristoj"
- 1942: Membroj de rezista movado bruligis en Varsovio germanan establejon pri benzino kaj lubrikaĵoj
- 1943: Ene de Ĉefa Komandejo de Pola Enlanda Armeo oni kreis Gvidantaron de Subtera Batalado; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Łyczki (distrikto de Lucko) 7 polojn kaj 1 ukraininon, kiu edziniĝis al polo, kaj en Ludwikówka (nun en Rivna provinco) 54 polojn; dum kelkaj horoj daŭris batalo inter taĉmento de Ukraina Ribela Armeo kaj pola memdefenda grupo en Przebraże; de Varsovio al koncentrejo Bergen-Belsen foriris transporto kun 1226 judoj kun civitaneco de neŭtralaj ŝtatoj; grupo de Popola Gvardio devojigis en Lvovo germanan militan trajnon
- Mara batalo de Golfo Kula (apud Kolombangara) komenciĝis - taktika venko de japana ŝiparo kontraŭ la usona
- 1944: Filo de polaj elmigrintoj Francis Gabreski, la plej bona usona flug-aso, pafe alterigis sian rekordan la 28-an germanan aviadilon; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj forprenis de du germanaj konvojistoj gregon da ĉevaloj; Ĉefa Proviza Konsilio transdonis al malliberuloj en la Kastelo de Lublin 1043 pakaĵojn
- 1945: Szczecin estis oficiale trasdonita al pola administracio; Usono kaj Britio malrekonis polan registaron en ekzilo kaj rekonis Provizoran Registaron de Nacia Unueco, kio signifis komencon de stalinismo en Pollando
- 1946: Prezento de banvesto bikino
- 1950: Korea milito: la unua kunpuŝiĝo de la usona kaj nordkorea armeoj
- 1958: Karakorumo: usona ekspedicio la unua grimpis Gaŝerbrum 1
- 1962: Alĝerio sendependiĝis (de Francio)
- 1975: Kabo-Verdo sendependiĝis (de Portugalio)
- 1986: En Moskvo komenciĝis Ludoj de Bona Volo
- 1996: Ŝafino Dolly naskiĝis; la unua mamulo per klonado
- 2003: Moskvo: du ĉeĉenaj sinmortigintinoj bombatencis antaŭ koncerto ĉe biletkasoj en aviadilejo Tuŝino; 16 personoj mortis, ĉ. 60 vundiĝis
- 2009: Bulgario: politika partio GERB venkis en parlamenta balotado
- 2009: Ŝinĝjango: tumulto de Urumĉio: pli ol 180 personoj mortis, pli ol 800 vundiĝis
- 2009: Anglosaksa trezoro de Staffordshire estis malkovrita
- 2012: En Londono ekfunciis nubskrapulo Shard London Bridge
Naskiĝoj
- 1717: Petro la 3-a, reĝo de Portugalio (m. 1786)
- 1735: August Ludwig von Schlözer, germana historiisto (m. 1809)
- 1755: Sarah Siddons, brita aktorino (m. 1831)
- 1772: Alajos Joakim Szekér, hungara franciskano, verkisto (m. 1810)
- 1795: Benjamin Morrell, usona balenĉasisto kaj esploristo (m. 1839)
- 1806: Blanka Teleki, hungara politikistino pri edukado (m. 1862)
- 1810: P. T. Barnum, usona entreprenisto kaj cirkartisto (m. 1891)
- 1820: William John Macquorn Rankine, skota inĝeniero kaj fizikisto (m. 1872)
- 1826: Emil Einert, germana historiisto (m. 1896)
- 1849: William Thomas Stead, brita esperantisto (m. 1912)
- 1853: Tivadar Csontváry Kosztka, hungara pentristo (m. 1919)
- 1853: Cecil Rhodes, brita kolonia politikisto (m. 1902)
- 1857: Clara Zetkin, germana feminisma politikistino (m. 1933)
- 1879: Wanda Landowska, pola klavicenistino kaj pianistino (m. 1959)
- 1880: Jan Kubelík, ĉeĥa violonisto kaj komponisto (m. 1940)
- 1885: Blas Infante, hispana politikisto (m. 1936)
- 1886: Béla Hankó, hungara zoologo (m. 1959)
- 1886: Felix Timmermans, flandra verkisto (m. 1947)
- 1886: Willem Drees, ĉefministro de Nederlando (m. 1988)
- 1887: Gabriella Bartók, hungara poetino (m. 1967)
- 1887: Antónia Csíkos, hungara pentristino (m. 1987)
- 1889: Jean Cocteau, franca verkisto kaj artisto (m. 1963)
- 1895: Gordon Jacob, angla komponisto kaj dirigento (m. 1984)
- 1904: Ernst Mayr, german-usona ornitologo kaj evoluisto (m. 2005)
- 1907: István Nagy, rumania hungara dirigento, pedagogo (m. 1983)
- 1907: Gyula Zathureczky, hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1987)
- 1911: Georges Pompidou, prezidento de Francio (m. 1974)
- 1915: Zoltán Makra, hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1919: Ferenc Endrényi, hungara historiisto (m. 1979)
- 1928: Éva Szánthó (Szántó), rumania hungara farmakologino
- 1928: Pierre Mauroy, ĉefministro de Francio (m. 2013)
- 1932: Gyula Horn, ĉefministro de Hungario
- 1934: Piroska Pálfalvi, rumania hungara instruistino, lernolibroverkistino
- 1940: Chuck Close, usona pentristo
- 1941: Barbara Frischmuth, aŭstra verkistino
- 1954: Attila Kósa-Kiss, rumania hungara meteologo, amtora astronomo
- 1955: László Levente Vass, hungara poeto ( m. 1979)
- 1956: Horacio Cartes, paragvaja politikisto. prezidento de Paragvajo
- 1957: Emese Egyed, rumania hungara poetino, literaturhistoriino, universitata profesorino
- 1968: Akamatsu Ken, japana mangaverkisto
- 1974: Csongor Könczei, hungara etnografo, popoldancfakulo
- 1975: Hernán Crespo, argentina futbalisto
- 1976: Nuno Gomes, portugala futbalisto
- 1977: Csongor Lőrincz, hungara literaturhistoriisto
- 1979: Amélie Mauresmo, franca tenisistino
- 1980: Eva Green, franca aktorino kaj manekeno
- 1982: Alberto Gilardino, itala futbalisto
Mortoj
- 1044: Samuel Aba, reĝo de Hungario (n. ĉ. 990)
- 1522: Antonio de Nebrija, hispana humanisto kaj filologo (n. 1441)
- 1762: Jakob Adlung, germana orgenisto
- 1822: György Bánffy, hungara guberniestro de Transsilvanio (n. 1746)
- 1826: Joseph Proust, franca kemiisto kaj apotekisto (n. 1754
- 1826: Stamford Raffles, brita politikisto, fondinto de Singapuro (n. 1781)
- 1833: Joseph Nicéphore Niépce, franca inventisto, elstara pro pionireco en fotarto (n. 1765)
- 1894: Austen Henry Layard, angla diplomato, arkeologo kaj vojaĝisto, malkovris la urbojn: Nimrud kaj Ninivo (n. 1817)
- 1920: Max Klinger, germana artisto (n. 1857)
- 1933: Lajos Szini, hungara verkisto, redaktoro (n. 1891)
- 1938: Otto Bauer, aŭstra politikisto
- 1957: Mihály Baja, hungara reformita pastro, poeto (n. 1879)
- 1966: George de Hevesy, hungara nobelpremiita kemiisto (n. 1885)
- 1969: Walter Gropius, germana arkitekto (n. 1883)
- 1975: Otto Skorzeny, aŭstra oficiro (n. 1908)
- 1980: István Kun, hungara pentristo (n. 1908)
- 1981: Gerő Finta, rumania hungara poeto, tradukisto (n. 1889)
- 1983: Harry James, usona ĵaza trumpetisto (n. 1916)
- 1984: Don Elliott, usona flugilkornisto, vibrafonisto, kantisto, komponisto (n. 1926)
- 1997: Mieczysław Najdorf, pola-argentina ŝakisto juddevena (n. 1910)
- 2006: Kenneth Lay, usona firmaestro de Enron (n. 1942)
- 2011: Zsuzsa Hadházy, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino, poeto (n. 1952)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Ĉeĥio kaj Slovakio: ŝtata festo de sanktaj Cirilo kaj Metodo (kiuj komencis sian kristanan mision en Grandmoravia imperio en printempo de 863)
- Manksinsulo: Tago de Tynwald
- Nacia tago en Kabo-Verdo: Tago de sendependiĝo (1975)
- Nacia tago en Venezuelo: Día de la Independencia (1811)
- Alĝerio: Tago de sendependiĝo (1962)
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Antonio Maria Zaccaria, sacerdoto
- Maria Goretti, itala virgulino kaj martiro
- ĉiujare: Konkuro de nuduloj/Running of the Nudes, Pamplona
Tagoj de semajno
La 5-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.