5-a de septembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 5-a de septembro estas la 248-a tago de la jaro (la 249-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 117 tagoj restas.
Je la 5-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- -322: Decida venko de armeo de Antikva Makedonio super la greka (Antikva Grekio) en batalo de Krannon (Tesalio)
- 1494: Portugalio ratifis la Traktaton de Tordesillas
- 1580: Pola kaj hungara armeoj konkeris Velikije Luki
- 1661: Oni arestis Nicolas Fouquet, francan ministron pri financoj
- 1666: Granda incendio de Londono finiĝis
- 1698: Imperiestro de Rusio Petro la Granda impostigis barbulojn
- 1723: Imperiestro de Germanio Karolo la 6-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1735: En Vieno oni subskribis provizoran pactraktaton inter Francio kaj Aŭstrio
- 1781: Usona Milito de Sendependeco: venko de franca ŝiparo super la brita en batalo de Golfo Chesapeake
- 1800: Grand-Britio aneksis Malton
- 1812: Batalo de Borodino inter la franca kaj rusa armeoj komenciĝis
- 1869: Bavario: oni komencis konstrui la kastelon Neuschwanstein
- 1877: Oni murdis indianan ĉefon - Freneza Ĉevalo
- 1905: En usona Portsmouth oni subskribis pactraktaton finantan rusan-japanan militon
- Unua mondmilito:
- 1914: Batalo de la Marno komenciĝis
- 1916: Batalo de Dobriĉ komenciĝis - inter bulgara armeo kaj rumana-rusa
- 1924: Pollando: en Lvovo ukraina studento faris malsukcesan atencon kontraŭ pola prezidento Stanisław Wojciechowski
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: La kvina tago de germana-pola milito: revenĝe al sufokigo de germanaj flankatakoj komenciĝis reprezalioj kontraŭ civila loĝantaro de Bydgoszcz en la tuta urbo; germanaj soldatoj murdis en Serock 59 polajn militkaptitojn kaj pafmortigis aŭ vibruligis: en Milejów 150 personojn, en Trzebinia - 90 (en tio 87 judojn), en Bydgoszcz - kelkdekon kaj plurajn en aliaj 17 lokoj; batalo de Tuchola-arbarego finiĝis; marŝalo Edward Rydz-Śmigły malfrue ordonis retirigon de polaj armitaj fortoj ĝis defend-linio laŭ riveroj Vistulo kaj San; germanaj regopovoj konfiskis en Silezio havaĵon de poloj, kiuj forlasis siajn domojn antaŭ eniro de germana armeo; Franca Militista Misio forlasis Varsovion
- Usono proklamis neŭtralecon en la dua mondmilito; Jan Smuts la duan fojon iĝis ĉefministro de Sud-Afriko
- 1940: Germanaj regopovoj permesis akcepti polojn al malsanulejoj nur kaze de vivdanĝero
- 1941: Frank anoncis, ke en Varsovio kreskis nombro da ekmalsaniĝoj je tuberkulozo; post dujara streĉa penado germanaj regopovoj konsentis malfermi bazajn lernejojn en Varsovia geto; en Vilno inter la 3-a kaj 5-a de septembro establiĝis 2 getoj por judoj
- 1942: SS-komandanto en Varsovio ordonis mortpunon kontraŭ helpo al fuĝintade geto judoj; Organizaĵo de Eta Sabotado bruligis en Varsovio 12 kinejojn
- Nord-Afrika kampanjo: batalo de Alam Halfa (proksime al El-Alamejn) finiĝis per venko de Aliancanoj
- 1944: Ribelo de Varsovio: germanoj murdis 152 militkaptitajn soldatojn de Pola Enlanda Armeo; ribelantaj taĉmentoj retiriĝas de elektrejo; gestapo malliberigis en Koncentrejo Mauthausen-Gusen 1933 polojn
- Sovetunio deklaris militon al Bulgario
- 1945: Brita armeo eniris Singapuron
- 1948: Robert Schuman la duan fojon estis nomumuita ĉefministro de Francio, tamen ne sukcesis krei registaron
- 1957: Kastrisma revolucio: okazis ribeleto en la havenurbo Cienfuegos dum kiu pereis 200 maristojn, 600 civilulojn, 100 soldatojn de la registara armeo
- 1960: La unua ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo Patrice Lumumba estis demisiita de prezidento Joseph Kasavubu
- 1961: Belgrado: la unua konferenco de la Movado de Nealiancitaj Landoj komenciĝis
- 1969: Usona leŭtenanto William Calley estis akuzita pri la masakro de My Lai en Vjetnamio
- 1969: Pollando: malkovro de la Monumento de Batalo kaj Martireco de la Regiono de Bydgoszcz omaĝe al murditaj pro hitlera kaj stalina teroro
- 1972: Palestina terorista organizo Nigra septembro kidnapis israelajn sportistojn dum la Somera Olimpiko en Munkeno
- 1976: Prezidento de Centr-Afrika Respubliko Jean-Bédel Bokassa demisiis registaron
- 1977: NASA: lanĉo de la usona kosmosondilo Voyager 1, kiu nun estas la plej distanca kaj daŭre funkcianta esktertera objekto sendita de la homo
- 1977: Teroristoj de la Frakcio de Ruĝa Armeo (RAF) kidnapis okcidentgermanan entrepreniston Hannsmartin Schleyer, mortigante 3 policanojn
- 1990: Pollando: Landa Komisiono de la Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco" forprenis de Gazeta Wyborcza la rajton uzi simbolon de "Solidareco" sur sia titolpaĝo
- 1995: Francio faris la unuan diskutatan nuklean teston en la atolo Moruroa
- 2000: Tuvalo aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 2004: Ukrainio: en daĉo de vicprezidanto de Ukraina Sekureca Servo oni provis venenigi la kandidaton en prezidentec-baloto - Viktor Juŝĉenko
- 2006: Registaro de Pakistano subskribis pactraktaton kun reprezentantaro de maljunuloj de Vaziristano
Naskiĝoj
- 973: Al-Biruni, persa matematikisto, astronomo, fizikisto (m. 1048)
- 1187: Ludoviko la 8-a, reĝo de Francio (m. 1226)
- 1201: Alix de Thouars (Dukino de Bretonio) (m. 1221)
- 1568: Tommaso Campanella, itala filozofo, teologo, poeto (m. 1639)
- 1638: Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio (m. 1715)
- 1733: Christoph Martin Wieland, germana poeto kaj prozisto (m. 1813)
- 1735: Johann Christian Bach, germana komponisto (m. 1782)
- 1773: Domokos Teleki, hungara privojaĝa verkisto (m. 1798)
- 1774: Caspar David Friedrich, germana pentristo kaj desegnisto (m. 1840)
- 1791: Giacomo Meyerbeer, germana komponisto kaj dirigento (m. 1864)
- 1805: Esteban Echeverría, argentina poeto (m. 1851)
- 1815: Karl Wilhelm, germana korusestro
- 1817: Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj, rusa verkisto (m. 1875)
- 1827: Goffredo Mameli, itala poeto, aŭtoro de la itala himno (m. 1849)
- 1847: Jesse James, usona eksterleĝulo de sovaĝa okcidento (m. 1882)
- 1867: Amy Beach, usona komponistino kaj pianistino (m. 1944)
- 1880: Sándor Dénes, ĵurnalisto, redaktoro (m. 1944)
- 1881: Otto Bauer, aŭstra politikisto
- 1884: Miklós Kozma, hungara politikisto, ministro (m. 1941)
- 1887: László Benedek, hungara kuracisto (m. 1945)
- 1888: Sarvepalli Radhakrishnan, hinda filozofo, prezidento de Barato (m. 1975)
- 1893: William A. Murgatroyd, brita esperantisto (m. nekonata)
- 1896: Heimito von Doderer, aŭstra verkisto
- 1903: János Kemény, rumania hungara verkisto, mecenato (m. 1971)
- 1905: Arthur Koestler, brita verkisto hungarjuddevena (m. 1983)
- 1909: Sára Káhán, rumania hungara-israela pentristino (m. ?)
- 1912: John Cage, usona komponisto, artisto, filozofo (m. 1992)
- 1913: Leona Váczy, hungara bibliografino (m. 1995)
- 1914: Nicanor Parra, ĉilia poeto kaj matematikisto
- 1920: Fons Rademakers, nederlanda filmreĝisoro (m. 2007)
- 1924: Zsófia Seres, rumania hungara literaturhistoriistino
- 1925: Mária Földes, hungara dramistino (m. 1976)
- 1926: Ernő Pesovár, hungara koreografo, fakverkisto (m. 2008)
- 1929: Andrijan Nikolajev, rusia kosmonaŭto ĉuvaŝdevena (m. 2004)
- 1939: George Lazenby, aŭstralia fotomodelo kaj aktoro
- 1940: Raquel Welch, usona aktorino kaj modelino
- 1945: Ernő Király, rumania hungara juristo, sociologo pri juro
- 1945: Dalma Nagy, rumania hungara pentristono, grafikistino, tekstilistino
- 1946: Freddie Mercury, ĉefkantisto de la brita rokgrupo Queen (m. 1991)
- 1946: Loudon Wainwright III, usona aktoro kaj muzikisto
- 1948: Benita Ferrero-Waldner, aŭstra politikistino kaj diplomatino
- 1948: Sándor Kónya Hamar, hungara poeto, redaktoro, politikisto
- 1952: Erzsébet Katona Szabó, hungara industriartisto
- 1960: Abdullah Abdullah, afgana politikisto
- 1971: Sándor Halmosi, rumania hungara poeto, germana matematikisto
- 1972: Enikő Száva, rumania hungara redaktorino, reĝisorino
Mortoj
- 1201: Konstanca (Dukino de Bretonio) (n. 1161)
- 1548: Catherine Parr, 6-a edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. ĉ. 1512)
- 1566: Sulejmano la 1-a, Imperiestro de Osmanida Imperio (n. ĉ. 1494)
- 1629: Domenico Allegri, itala komponisto (n. ĉ. 1585)
- 1701: Jakobo la 2-a, reĝo de Anglio (n. 1633)
- 1784: Pál Ányos, hungara poeto (n. 1756)
- 1814: László Barcsai, hungara verkisto (n. 1772)
- 1836: Ferdinand Raimund, aŭstra damisto
- 1853: Auguste Comte, franca filozofo, kreinto de la termino sociologio (n. 1798)
- 1877: Freneza Ĉevalo, estro de Siuoj (n. ĉ. 1839)
- 1894: James Macleod, kanada juĝisto (n. 1836)
- 1902: Rudolf Virchow, germana kuracisto, antropologo kaj politikisto (n. 1821)
- 1906: Ludwig Boltzmann, aŭstra fizikisto (n. 1844)
- 1914: Louis Fauvart-Bastoul, franca esperantisto (n. 1877)
- 1915: Stanisław Witkiewicz, pola verkisto, pentristo, filozofo, teoriisto pri arto (n. 1851)
- 1919: Vasilij Ĉapajev, sovetia militestro ĉuvaŝdevena (n. 1887)
- 1922: Sarah Winchester, usona milionulino kaj okultistino (n. 1839)
- 1945: Károly Viski, hungara etnografo (n. 1883)
- 1949: Ferenc Ács, hungara pentristo (n. 1876)
- 1949: Éva Váró, B., hungara poetino (n. 1915)
- 1981: Béla Horváth, hungara aktoro (n. 1927)
- 1988: Gert Fröbe, germana aktoro (n. 1913)
- 1994: Dezső Baróti, hungara literaturhistoriisto (n. 1911)
- 1997: Patrino Teresa, albana monaĥino, nobelpremiita pri paco kaj beatigita (n. 1910)
- 1997: Georg Solti, hungara dirigento juddevena (n. 1912)
- 2003: Kir Buliĉov, rusa sciencfikciisto
- 2003: Oszkár Schwartz, rumania hungara tradukisto, lokhistoriisto (n. 1910)
- 2010: Shoya Tomizawa, japana motorciklisto (n. 1990)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Patrino Teresa de Kolkato, albana monaĥino
Tagoj de semajno
La 5-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.