5-hiperkubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
5-hiperkubo
Bildo
Grafeo de verticoj kaj lateroj
Speco Regula 5-hiperpluredro
Hiperkubo
Vertica figuro Kvinĉelo
Simbolo de Schläfli {4,3,3,3}
Figuro de Coxeter-Dynkin (o)4oImage:CDW_3b.pngoImage:CDW_3b.pngoImage:CDW_3b.pngo
Verticoj 32
Lateroj 80
Edroj 80 kvadratoj
Ĉeloj 40 kuboj
4-hiperĉeloj 10 4-hiperkuboj
Geometria simetria grupo B5, [3,3,3,4]
Propraĵoj konveksa
Duala 5-kruco-hiperpluredro
vdr

En geometrio, 5-hiperkubo estas regula 5-hiperpluredro, kvin-dimensia hiperkubo kun 32 verticoj, 80 lateroj, 80 kvadrataj edroj, 40 kubaj ĉeloj, kaj 10 4-hiperkubaj 4-hiperĉeloj.

Ĝi povas ankaŭ nomiĝi kiel regula 10-5-hiperpluredro, ĉar ĝi estas regula, 5-dimensia kaj konsistas el 10 facetoj.

Ĝi estas parto de malfinia hiperpluredra familio de hiperkuboj. La duala hiperpluredro de 5-hiperkubo estas 5-kruco-hiperpluredro, kiu estas ero de la alia malfinia hiperpluredra familio de kruco-hiperpluredroj.

Se apliki alternadan operacion al 5-hiperkubo, do forviŝi alternajn verticojn de la 5-hiperkubo, rezultiĝas uniforma hiperpluredro, e5 hiperpluredro, kiu estas ero de malfinia hiperpluredra familio de la duonverticaj hiperkuboj.

Karteziaj koordinatoj

Karteziaj koordinatoj de verticoj de 5-hiperkubo centrita je la fonto kun latera longo 2 estas

(±1,±1,±1,±1,±1)

kaj la eno de ĝi konsistas el ĉiuj punktoj (x0, x1, x2, x3, x4) tiaj ke -1 < xi < 1.

Bildoj


Dratoframa
(orta projekcio)

Perspektiva projekcio 3D al 2D de rektlinia sfera projekcio 4D al 3D de figuro de Schlegel 5D al 4D.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • H. S. M. Coxeter, Regular Polytopes - Regulaj hiperpluredroj, 3-a. red., Dover Publications, 1973. ISBN 0-486-61480-8, p.296, Tabelo I (iii): Regulaj hiperpluredroj, tri regulaj hiperpluredroj en n dimensioj (n>=5)

Eksteraj ligiloj

greke Eric W. Weisstein, Hiperkubo en MathWorld. greke George Olshevsky, Mezura hiperpluredro en Glossary for Hyperspace. greke Multdimensia glosaro: hiperkubo de Garrett Jones