511 Davido
| 511 Davido | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 511 Davida |
| Aliaj nomoj | 1903 LU |
| Historio | |
| Malkovrinto | Raymond Smith Dugan |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
30-a de majo 1903 Hejdelbergo |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
473,742 Gm (3,167 AU) 385,946 Gm (2,580 AU) 561,538 Gm (3,754 AU) |
| Discentreco | 0,185 |
| Meza anomaliangulo | 124,997° |
| Klinangulo | 15,936° |
| Periodo | 2 058,370 tagoj (5,64 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 16,59 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
107,683° |
| Argum. de periapsido | 338,694° |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj |
367 × 294 × 231 km[1] |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(4,38 ± 0,2) × 1019 kg[1] (3 450 ± 1 510) kg/m3[1] 0,0911 m/s² 0,1724 km/s |
| Rotacia periodo | 0,2138 tago (5,131 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 160 K |
| Geometria albedo | 0,054 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | C |
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
12,98 9,5 |
| Absoluta magnitudo | 6,22 |
511 Davido estas tre granda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, la 6-a plej granda korpo de la ĉefa zono post Cereso, 2 Palaso, 4 Vesto 10 Higio kaj 52 Eŭropo (kaj proksimume egale kun 704 Interamnio)[2]. Ĝi entenas ĉirkaŭ 1,5 % el la maso de la ĉefa zono.
Ĝi estas malkovrita de la usona astronomo Raymond Smith Dugan elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 30-an de majo 1903 kaj ricevis la nomon "Davida" honore al la usona astronomo David Peck Todd.
511 Davido estas unu el la maloftaj asteroidoj, kies formo estis determinita per observadoj elde Tero .Inter 2002 kaj 2007, astronomoj de la Observatorio W. M. Keck uzis la adaptiĝeman optikon de la teleskopo Keck II por foti 511 Davidon[3]. Ĝia formo estas neregula kun du elstaraĵoj kaj plataĵo kiu estas verŝajne kratero de diametro 150 km.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle) - ↑ Determination of asteroid masses : (6) Hebe, 10 Hygiea, (15) Eunomia, (52) Europa, (88) Thisbe, (444) Gyptis, (511) Davida and (704) Interamnia (angle)
- ↑ Keck AO Images of Asteroid (511) Davida (Bildoj de Davido per Adaptiĝema Optiko de Keck)(angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- france La asteroido 511 Davido el la paĝaro de Jean-Michel
- angle Fotografaĵoj de Davido
- angle Rotacio kaj formo de la asteroido 511 Davido (Lunar and Planetary Sciences XXXVII (2006)
- angle 511 Davida : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 510 Mabelo | 511 Davido | 512 Taŭrinenso |