51 Pegasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

51 Pegasi estas Sun-simila stelo je 15,6 parsekoj (50,9 lumjaroj) for de la Tero [1] en la konstelacio Pegazo. Ĝi estas la unua Sun-simila stelo kie astronomoj trovis ekstersunsisteman planedon, malkovro anoncita la 6-an de oktobro 1995 de Michel Mayor kaj Didier Queloz.[2] Ili uzis la metodon radiala rapido el la Observatorio de Haute-Provence, uzante la spektrografon ELODIE.

Stelo[redakti | redakti fonton]

La stelo havas ŝajnan magnitudon de 5,49 kaj do, ĝi videblas el la Tero per binokloj, aŭ nudokule dum tre mallumaj noktoj. 51 Pegasi estas flava nano iom pli maljuna ol la Suno, 4–6% pli masa kaj pli metaleca. Ĝia spektroklaso estas G2.5V aŭ G4-5Va.

Dum 1996, la astronomoj kalkulis la rotacias rapidon de 51 Pegasi je 37 tagoj.[3]

Planeda sistemo[redakti | redakti fonton]

Artisto bildo de la sistemo 51 Pegasi.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo 51 Pegasi b.


Post la anonco pri la malkovro, la 12-an de oktobrr 1995 la astronomoj D-ro Geoffrey Marcy el la San Francisco State University kaj D-ro Paul Butler el la University of California, Berkeley konfirmis ĝin per la spektrografo Hamilton ĉe la Observatorio Lick proksime de San Jose en Kalifornio.

51 Pegasi b (mallonge 51 Peg b) estas la unua planedo malkovrita ĉirkaŭ sia stelo. La planedo foje kaj neoficiale estas nomata Belerofono. Post la malkovro, multaj skipoj konfirmis ĝin kaj faris mulktajn observojn por scii pli pri ĝiaj ecoj, ekzemple ke ĝi orbitas tre proksime de sia stelo kaj ĝia temperaturo estas proksimume 1200°C, kaj ĝia minimuma maso estas duono de la maso de Jupitero.

Objekto Maso Granda duonakso
(AU)
Orbita periodo
(tagoj)
Discentreco
b 0,472 ± 0,039 MJ 0,0527 ± 0,0030 4,230785 ± 0,000036 0,013 ± 0,012

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. van Leeuwen, F. (2007). HIP 113357. Hipparcos, the New Reduction. Alirita 2009-12-09.
  2. Mayor, Michael; Queloz, Didier (1995). "A Jupiter-mass companion to a solar-type star", gazeto : Nature, volumo : 378, numero : 6555, paĝoj : 355–359. COI:10.1038/378355a0
  3. Baliunas et al. (1996). "Magnetic Field and Rotation in Lower Main-Sequence Stars: An Empirical Time-Dependent Magnetic Bode's Relation?", gazeto : The Astrophysical Journal Letters, volumo : 457, numero : 2, paĝoj : L99–L102. COI:10.1086/309891 .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]