5211 Stevenson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
5211 Stevenson
asteroido
Oficiala nomo 5211 Stevenson
Aliaj nomoj 1989 NX
Historio
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker kaj
Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro
Loko de malkovro
8-a de julio 1989
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
343,100 Gm (2,293 AU)
258,979 Gm (1,731 AU)
427,221 Gm (2,856 AU)
Discentreco 0,245
Meza anomaliangulo 174,532°
Klinangulo 26,808°
Periodo 1268,649 tagoj (3,473 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,66 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
133,937°
Argum. de periapsido 185,185°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 13,4
v  d  r
Information icon.svg

5211 Stevenson (aŭ 5211 Stivensono) estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 8-an de julio 1989 de la usonaj geedzoj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

Ĝi estis nomita en honoro de la novzelanda planedologo David J. Stevenson, de la Kalifornia Instituto de Teknologio. Li konatiĝis pro sia ideo esplori la internon de Tero per sondilo enprofondigita en la terkruston per fluo da fandita fero[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Voyage au centre de la Terre : mythe ou réalité ? de Roland Lehoucq (el Futura-Sciences 13-a de januaro 2011) (france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (5001 - 6000) Poste:
5210 Saint-Saëns 5211 Stevenson (5212) 1989 SS