532 Herkulino
| 532 Herkulino | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 532 Herculina |
| Aliaj nomoj | 1904 NY ; 1950 PJ |
| Historio | |
| Malkovrinto | Max Wolf |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
20-a de aprilo 1904 Hejdelbergo |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
414,683 Gm (2,772 AU) 342,579 Gm (2,29 AU) 487,689 Gm (3,26 AU) |
| Discentreco | 0,178 |
| Meza anomaliangulo | 142,158° |
| Klinangulo | 16,308° |
| Periodo | 1 685,417 tagoj (4,62 jaroj) |
| Longitudo de suprenira nodo |
107,655° |
| Argum. de periapsido | 76,867° |
| Naturaj satelitoj | 1978 (532)1 |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj Diametro |
260 × 220 × 215 km ? 222 km ? |
| Maso - Denso |
2,29 × 1019 kg ~ 4 000 kg/m3[1] |
| Rotacia periodo | 0,3919 tago (9,405 horoj) |
| Geometria albedo | 0,1694 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | S |
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
11.99 8.82 |
| Absoluta magnitudo | 5,81 |
| Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0.073" 0.228" |
532 Herkulino estas tre granda, sufiĉe hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 20-an de aprilo 1904 de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl. La deveno de ĝia nomo estas nekonata.
Ĝia malsimpla lumkurbo faras, ke estis malfacile determini ĝian formon kaj rotacion. Observoj per ondbrila interferometrio en 1982 sugestis tri-aksan objekton de dimensiojn de 260 × 220 × 215 km, kun unu hela makulo, dum lummezuraj studoj de 1987 konkludis, ke la ebjekto estus sfera kun du malhelaj makuloj. Je la fino de la 1980-aj jaroj oni interkonsentis pri tri-aksa objekto kun detaloj de variaj albedo[2].
Ĵusaj modeloj konstruitaj per lummezuroj indikas, ke Herkulino ne estas sfera, sed similas kvadron (ortangulan paralelepipedon)[3], kun ronditaj anguloj, kaj kun multenombraj krateroj sed sen grandaj varioj de albedo. la rilatumo inter aksoj estus 1 / 1,1 / 1,3.
Satelito [redakti]
Pro nenormalaĵoj observitaj dum kaŝado de la stelo SAO 120774 in 1978[4], Herkulino estis la unua asteroido kies asteroida luno esti konfirmita[5]. La diametro de tiu luno estas taksata je 45 km kaj ĝi troviĝus al 1000 km de la centra korpo. Tamen, ekzameno en 1993 per la kosmoteleskopo Hubble ne permesi retrovi la sateliton[6].
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Masses and densities of minor planets (Maso kaj denso de planedetoj) de Yu. Chernetenko, O. Kochetova, kaj V. Shor. Ĝisdata 4-a de julio 2006 (angle)
- ↑ Speckle Interferometry of Asteroid (NAGW-867 February 1 1987 (Ondbrila Interferometrio de asteroidoj) (angle)
- ↑ Models of Twenty Asteroids from Photometric Data (Modeloj de dekdu asteroidoj el lummezura dateno) M. Kaasalainen kaj al. (2002) - Vidu bildon n° 33 (angle)
- ↑ Satellite of Minor Planet 532 Herculina Discovered During Occultation (Satelito de la asteroido 532 Herkulino malkovrita dum kaŝado) David W. Dunham, The Minor Planet Bulletin, Volume 6, p.13-14 (angle)
- ↑ IAUC 3241: 1978 P 1; 1978 (532) 1; 1977n (Malkovro de 1978 (532) 1 (angle)
- ↑ Imaging Observations of Asteroids with Hubble Space Telescope (Bildigo de asteroidoj per Kosmoteleskopo Hubble) Icarus 137: 260–268.(angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle 532 Herculina : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 531 Zerlino | 532 Herkulino | 533 Saro |