5481 Kiuchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
5481 Kiuchi
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5481 Kiuchi
Aliaj nomoj 1990 CH; 1970 SR
Nomita laŭ Tsuruhiko Kiuchi vd
Malkovro
Malkovrintoj K. Endate kaj K. Watanabe
Dato de malkovro 15-a de februaro 1990
Loko de malkovro Kitami (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
349,989 Gm (2,340 AU)
327,907 Gm (2,192 AU)
372,071 Gm (2,487 AU)
Discentreco 0,06309
Meza anomaliangulo 275,702°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 5,960°
Periodo 1307,048 tagoj (3,579 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,47 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
326,050°
Argum. de periapsido 250,092°
Terdistanco
- Minimuma

178,729 Gm (1,195 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 7,22 km
Ĉefa korpo : 6,86 km
Rotacia periodo 0,1508 tago (3,6196 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,16 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,45
vdr

5481 Kiuchi estas malgranda duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 15-an de februaro 1990 de la japanaj astronomoj Kin Endate kaj Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio sur la insulo Hokajdo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la japana amatora astronomo Tsuruhiko Kiuchi[1] (japane: 木内 鶴彦, Kiuchi Tsuruhiko), kiu remalkovris la periodan kometon 109P/Swift-Tuttle la 26-an de septembro 1992 laŭ antaŭkalkuloj de Brian G. Marsden. Li kunmalkovris ankaŭ du novajn kometojn en 1990.

Asteroida luno[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 13-an de marto 2008 de P. Kušnirák, P. Pravec, J. Oey, R. D. Stephens, M. Husarik kaj J. G. Ries per observoj de ĝia luma kurbo elde divrsaj observatorioj, anoncita la 16-an de aprilo 2008.[2]

Tiu asteroida luno, de diametro taksata je 2,26 km, orbitas al ĉirkaŭ 14 km de la centra korpo kun orbita periodo de 0,8708 ± 0,0004 tagoj (20,90 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
(5480) 1989 YK85481 Kiuchi5482 Korankei