5504 Lanzerotti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
5504 Lanzerotti
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5504 Lanzerotti
Aliaj nomoj 1985 FC2 ; 1991 RJ25
Nomita laŭ Louis J. Lanzerotti vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 22-a de marto 1985
Loko de malkovro Flagstaff (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
390,949 Gm (2,613 AU)
362,341 Gm (2,422 AU)
419,557 Gm (2,805 AU)
Discentreco 0,0732
Meza anomaliangulo 130,002°
Klinangulo 13,690°
Periodo 1543,087 tagoj (4,225 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,42 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
60,284°
Argum. de periapsido 133,216°
Fizikaj ecoj
Diametro 7,167 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,261 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,8
vdr

5504 Lanzerotti estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 22-an de marto 1985 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la usona astrofizikisto Louis J. Lanzerotti[1], prezidento dum ses jaroj de la buroo pri kosmaj studoj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj.
Liaj studoj temis pri la ondoj kaj sunaj energiaj partikloj, kaj de ties propagoj, en la zonoj de Van Allen, la tera magnetosfero kaj en la interstela medio.
Liaj eksperimentoj pri la protona surradiado de glacio estas aplikitaj por kialigi la spektroskopiajn ecojn de la kosmaj polveroj, kometaj kernoj asteroidoj kaj glaciaj satelitoj. Li montris, ke la malhela koloro de iuj el tiuj objektoj rezultas de partikla surradiado.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
(5503) 1985 CE25504 Lanzerotti5505 Rundetaarn