55 Cancri f
| 55 Cancri e | |
|---|---|
| Artista bildo de 55 Cancri f | |
| Gepatra stelo | |
| Stelo | 55 Cancri |
| Spektroklaso | G8V |
| Konstelacio | Kankro |
| Rekta ascensio (α) | 08h 52m 35,8s |
| Deklinacio (δ) | +28° 19′ 51″ |
| Ŝajna magnitudo (mV) | 5,95 |
| Distanco | 40,3 ± 0,4 lj 12,3 ± 0,1 pc |
| Maso | 0,95 ± 0,10 M☉ |
| Radiuso | 1,152 ± 0,035 R☉ |
| Temperaturo | 5373 ± 9,7 K |
| Metaleco [Fe/H] | 0,29 |
| Orbitaj elementoj | |
| Granda duonakso (a) | 0,781 ± 0,007 AU |
| Periapsido (q) | 0,730 AU |
| Apoapsido (Q) | 0,833 AU |
| Discentreco (e) | 0,2 ± 0,2[1] |
| Orbita periodo (P) | 260,00 ± 1,1[1] tagoj |
| Argumento de la periastro (ω) | 181,1 ± 60[1]º |
| Tempo de la periastro (T0) | 2.450.080,9108 ± 1,1[1] Juliaj tagoj |
| Duon-amplitudo (K) | 4,879 ± 0,6 m/s [1] |
| Fizikaj ecoj | |
| Minimuma maso (m sin i) |
0,144 ± 0,04MJ [1] |
| Informo pri malkovro | |
| Dato | 11-a de aprilo 2005 |
| Malkovristoj | J. Wisdom |
| Metodo | Radiala rapido |
| Loko | |
| Situacio | Publikigita |
55 Cancri f, estas ekstersunsistema planedo je proksimume 41 lumjarojn for de la Tero en la konstelacio Kankro. 55 Cancri f estas la kavara planedo (laŭ distanco) de la stelo 55 Cancri kaj la unua planedo preni la literon "f".[2] Je 2009, tio igas 55 Cancri la nura planeda sistemo, krom la Sunsistemo, kiu havas almenaŭ kvin planedojn.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
La unua raporto pri ĉi tiu planedo okazis ĉe rendevuo de American Astronomical Society dum aprilo 2005,[3] tamen devis pasi 2 jarojn kaj duono antaŭ ĝi aperis en publikaĵo.[1] Ĝi estas la unua ekstersunsistema planedo kiu restas ene de la enloĝebla zono dum ĝia tuta orbito.[4] Cetere, ĝia malkovro igis la sistemon 55 Cancri la unua planeda sistemo enhavanta kvin planedojn. Je majo 2010, ĝi daŭre estas la nura plenda sistemo, krom nia Sunsistemo, havi kvin planedojn.[5]
Orbito kaj maso [redakti]
55 Cancri f troviĝas je 0,781 AU de sia stelo kaj ĝia orbita periodo estas 260 tagoj.[6] Tial ke ĝi estis detektita per radiala rapido, ni nur scias ĝian minimuman mason, proksimume 0,144 Jupiter-masoj, aŭ duono de la maso de Saturno.[6] Laŭ matematikaj simuladoj, ĝia discentreco estas 0.2±0.2.[1] Se en la simulado ankaŭ ni kalkulas je la aliaj planedo, tiam la discentreco estas 0,0002, preskaŭ cirklo.[1]
Astrometriaj observoj per la kosmoteleskopo Hubble sugestas ke la pli ekstresa planedo 55 Cancri d havas klinangulon de 53°.[7] Se tiu mezuro estas konfirmita, kaj supozante ke la sistemo estas samebena, la vera maso de 55 Cancri f estus 25% pli granda ol la minimuma maso, proksimume 0,18 Jupiter-masoj.[1]
Ecoj [redakti]
Ĉar la planedo estis detektita per nerekta metodo, oni ne povas kalkuli ecojn kiel la radiuso, konsisto kaj temperaturo. Kun maso duona al tiu de Saturno,[6] 55 Cancri f estas gasgiganto sen solida surfaco. Ĝi orbitas en la enloĝebla zono, kio signifas ke povus ekzisti likva akvo sur la surfaco de ebla satelito.[8]
Astronomoj ne scias ĉu la konsisto estas pli simila al tiu de Saturno aŭ Jupitero.[2]
Referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 1,9 Fischer, D. A. et al. (2007-12-23). "Five Planets Orbiting 55 Cancri". Alirita 2008-09-17.."Five Planets Orbiting 55 Cancri"
- ↑ 2,0 2,1 Shige Abe (2007-11-12). Researchers Identify First Five-Planet Extrasolar System. Alirita 2008-09-17.
- ↑ J. Wisdom (2005-04-11). "A Neptune-sized Planet in the rho1 Cancri System". Alirita 2008-09-17.."A Neptune-sized Planet in the rho1 Cancri System"
- ↑ Ian Sample, science correspondent. "Could this be Earth's near twin? Introducing planet 55 Cancri f, 'The Guardian', 2007-11-07. Kontrolita 2008-10-17.
- ↑ The Extrasolar Planets Encyclopaedia. Alirita 2008-09-14.
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Notes for Planet 55 Cnc f. Alirita 2008-09-14.
- ↑ Han et al. (2001). "Preliminary Astrometric Masses for Proposed Extrasolar Planetary Companions" 548 (1): L57–L60. COI:10.1086/318927."Preliminary Astrometric Masses for Proposed Extrasolar Planetary Companions"
- ↑ Sample, Ian (2007-11-07). Could this be Earth's near twin? Introducing planet 55 Cancri f. Alirita 2008-09-17.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- (2007-11-08)Astronomers Find Fifth Planet Around 55 Cancri. The Starry Mirror. Alirita 2008-09-17.

