5641 McCleese
El Vikipedio
| 5641 McCleese | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 5641 McCleese |
| Aliaj nomoj | 1990 DJ ; 1973 GA |
| Historio | |
| Malkovrinto | Eleanor Francis Helin |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
27-a de februaro 1990 Monto Palomar |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
272,199 Gm (1,820 AU) 237,764 Gm (1,589 AU) 306,635 Gm (2,050 AU) |
| Discentreco | 0,127 |
| Meza anomaliangulo | 22,068° |
| Klinangulo | 22,199° |
| Periodo | 896,481 tagoj (2,454 jaroj) |
| Longitudo de suprenira nodo |
151,336° |
| Argum. de periapsido | 57,119° |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 5,68 ± 0,5 km |
| Rotacia periodo | ~17,4 tagoj (~418 horoj) |
| Geometria albedo | 0,4552 ± 0,088 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | A |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 12,7 |
5641 McCleese (aŭ 5641 Makklizo) estas malrapide rotacianta, malgranda sed tre hela marsrenkonta asteroido, malkovrita la 27-an de februaro 1990 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).
Ĝi estas unu el la maloftaj asteroidoj de spektroklaso A, kiuj montras la spektran linion de la olivino. Oni supozas, ke tiaj asteroidoj estas eroj de diferenciĝita mantelo de pli granda korpo.
Ĝi estis nomita en honoro de la usona planedologo Daniel J. McCleese[1], scienca estro en la Jet Propulsion Laboratory; fakulo pri la planedaj atmosferoj.
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de (5641) McCleese (de IAU Minor Planet Center)
- angle 5641 McCleese : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 5640 Joŝino | 5641 McCleese | 5642 Bobbywilliams |