5751 Zao
| 5751 Zao | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 5751 Zao |
| Aliaj nomoj | 1992 AC ; 1989 EN1 |
| Historio | |
| Malkovrinto | Masahiro Koishikawa |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
5-a de januaro 1992 Sendajo (Japanio) |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
314,572 Gm (2,103 AU) 181,271 Gm (1,212 AU) 447,873 Gm (2,994 AU) |
| Discentreco | 0,424 |
| Meza anomaliangulo | 272,408° |
| Klinangulo | 16,073° |
| Periodo | 1113,757 tagoj (3,049 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 20,53 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
121,710° |
| Argum. de periapsido | 25,211° |
| Terdistanco - Minimuma |
36,704 Gm (0,2454 AU) |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 2,3 km |
| Rotacia periodo | ~3,17 tagoj (~76 horoj) |
| Geometria albedo | 0,36 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | E |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 14,8 |
5751 Zao estas tre malgranda, tre hela kaj malrapide rotacianta amora asteroido, malkovrita la 5-an de januaro 1992 de la japana astronomo Masahiro Koishikawa, apud Sendajo en Japanio.
Ĝi ŝuldas sian nomon al la Monto Zao (japane : 蔵王山 , Zaō-san), vulkano de 1841 m de alto en la gubernio Jamagata.
Enhavo |
Ecoj [redakti]
Ĝin observis pluraj astronomaj teamoj, por determini ĝian rotacian periodon. La ĉeha astronomo Petr Pravec kaj sia teamo observis ĝian luman kurbon inter 1992 kaj 1995, sed ĝia nevaria heleco permesis nur determini, ke ĝia formo estas krude sfera kun rotacia periodo > 21,7 horoj[1]. Alia grupo estrita de Wisniewski observis dum 5 horoj, kaj ne kapablis determini la rotacian periodon[2].
5751 Zao estis novefoje observita en 2001 de Delbó kaj al. per la teleskopo Keck. La teamo determinis ĝian albedo al 0,36 kaj reklasifikis ĝian spektran klason kiel tipo "E". Ĝia diametro estis taksata je 2,3 km[3].
Alia studoj fare de la "Ondřejov Asteroid Photometry Project"[4] konkludis al rotacia periodo de 76 horoj, kongrua kun pli recentaj mezuroj.
Orbito [redakti]
Ĝia perihelio situas inter la orbitoj de Tero kaj de Marso; ĝi proksimas la teran orbiton je distanco de 36,704 milionoj da km kaj trairas la marsan orbiton : ĝi estas marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido.
- La 4-an de februaro 1992, ĝi pasis al 0,25017 AU (37,425 milionoj da km) de Tero
- La 5-an de februaro 2114, ĝi pasos al 0,25020 AU (37,429 milionoj da km) de nia planedo.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ The Near-Earth Objects Follow-Up Program Icarus vol 130 n°2 decembro 1997(angle)
- ↑ Photometric Observations of 125 Asteroids Icarus vol 126 n°2 aprilo 1997(angle)
- ↑ Keck observations of near-Earth asteroids in the thermal infrared Icarus vol 166 n°1 novembro 2003(angle)
- ↑ Ondrejov Asteroid Photometry Project(angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle (5751) Zao, el la datumbazo de NEODYS
- angle Slipo de (5751) Zao (de IAU Minor Planet Center)
- angle 5751 Zao : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 5750 Kandatai | 5751 Zao | (5752) 1992 CJ |