UK 1973
El Vikipedio
(Alidirektita el 58-a UK 1973)
La 58-a Universala Kongreso de Esperanto okazis somere de la jaro 1973 en Beogrado, Jugoslavio. Ĝi havis 1638 aliĝintajn partoprenantojn.
Alta Protektanto de la kongreso estis Josip Broz Tito, la prezidento de Jugoslavio. La Lokan Kongresan Komitaton prezidis M. V. Ŝaponjiĉ. Pro vizaj problemoj partoprenis kompare malmultaj esperantistoj el orienta Eŭropo, sed venis multaj usonanoj kaj japanoj.