IJK 2003

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 59-a IJK 2003)
IJK 2003
Loko Lesjöfors,  Svedio
Ekde 19-a de julio 2003
Ĝis 26-a de julio 2003
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 59-a Internacia Junulara Kongreso okazis ekde la 19-a ĝis la 26-a de julio 2003 en Lesjöfors (Svedio) en la junulara gastejo Esperanto-domo (svedlingve Esperanto-Gården). Ĝi lastminute translokiĝis al Svedio, ĉar la litovaj junuloj decidis ke ili ne povis organizi la IJK-n. La LKK sub la gvidado de David-Emil Wickström (Norvegio/Usono) estis internacia kun aktivuloj el Svedio, Rusio, Germanio kaj Norvegio. Per decido de la TEJO-komitato je la 25-a de julio E@I fariĝis faka sekcio de TEJO.

Dum Internacia Vespero de la 59-a IJK spontanee fondiĝis muzikgrupo La Perdita Generacio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pavinski, Rogener (2013). “10 jarojn de La Perdita Generacio”, Kontakto (256), p. 5–7. Alirita 2015-10-21.. “Nia unua koncerto estis tute spontanee en Lesjöfors [Leŝefoŝ], Svedio, dum la Internacia Vespero de la IJK en 2003. (...) Estis tre amuza koncerto, almenaŭ por ni, kaj ni estis tuj invititaj koncerti en la venonta IJK en Rusio.”. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]