596 Ŝejlo
| 596 Ŝejlo | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 596 Scheila |
| Aliaj nomoj | 1906 UA ; 1949 WT |
| Historio | |
| Malkovrinto | August Kopff |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
21-a de februaro 1906 Hejdelbergo |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
437,723 Gm (2,926 AU) 365,168 Gm (2,441 AU) 510,278 Gm (3,411 AU) |
| Discentreco | 0,166 |
| Meza anomaliangulo | 233,837° |
| Klinangulo | 14,669° |
| Periodo | 1 828,695 tagoj (5,005 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 17,41 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
70,736° |
| Argum. de periapsido | 176,488° |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 113,34 km |
| Rotacia periodo | 0,6603 tago (15,848 horoj) |
| Geometria albedo | 0,0379 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | PCD |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 8,9 |
596 Ŝejlo estas granda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita de la germana astronomo August Kopff elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 21-an de februaro 1906.
Ĝi ricevis la nomon "Scheila", tiu de brita lernantino de la Universitato de Hajdelbergo, amikino de August Kopff.
Kometaspekta aktiveco [redakti]
La 12-an de decembro 2010, la usona astronomo Steve Larson konstatis la ĉeeston de polva hararo ĉirkaŭ Ŝejlo. Ekzameno de antaŭaj fotografioj montris ke la polva elĵeto komencis la 3-an de decembro 2010.
Spektroskopia observo indikas malĉeeston de gaso : prefere ol kometa aktiveco, tiu fenomeno povus esti estigita de la alfrapo de meteoroido de ĉirkaŭ 35 m kun rilativa rapideco de ĉ 5 km/s.
En 2010 jam estis observita per la kosmoteleskopo Hubble la kometaspekta objekto P/2010 A2, rezultanta de asteroida kolizio. Objekto de la grando de 596 Ŝejlo povas suferi po alfrapon de objekto de diametro 10-100 metroj ĉiuj 5 jaroj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle 596 Scheila : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle Main Belt Comets (Ĉefzonaj Kometoj) de David Jewitt
- france Scheila, l'astéroïde devenu comète ! (Ŝejlo, asteroido iĝinta kometo)el Futura Sciences
- france Scheila frappé par un astéroïde (Ŝejlo alfrapita de asteroido)el Ciel et Espace
- itale 596 Scheila in attività (596 Ŝejlo en aktiveco) el "Associazione Astronomica Euganea"
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 595 Polikseno | 596 Ŝejlo | 597 Bandusio |