6009 Yuzuruyoshii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
6009 Yuzuruyoshii
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 6009 Yuzuruyoshii
Aliaj nomoj 1990 FQ1; 1952 HE3 ;
1957 WJ1
Nomita laŭ Yuzuru Yoshii vd
Malkovro
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro 24-a de marto 1990
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
364,639 Gm (2,437 AU)
309,452 Gm (2,069 AU)
419,826 Gm (2,806 AU)
Discentreco 0,1513
Meza anomaliangulo 55,808°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 22,734°
Periodo 1389,969 tagoj (3,806 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
213,233°
Argum. de periapsido 78,269°
Terdistanco
- Minimuma

175,278 Gm (1,172 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 10,32 ± 0,25 km
Ĉefa korpo : 9,91 ± 0,24 km
Rotacia periodo 0,1263 tago (3,03067 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,151 ± 0,025
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,96
vdr

6009 Yuzuruyoshii estas malgranda, meze hela duopa asteroido de la asteroida zono, proksima de la orbita resonanco 1:2 kun Marso.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 24-an de marto 1990 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de Yuzuru Yoshii, direktoro de la Instituto de Astronomio de la Universitato de Tokio.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 21-an de majo 2021 de B. D. Warner, R. D. Stephens kaj D. R. Coley per observoj de lumaj kurboj elde la Center for Solar System Studies de Landers (Kalifornio, Usono).

Tiu satelito (ankoraŭ ne konfirmita) havus diametron de almenaŭ 2,87 km kaj orbitus kun duona grandakso de ĉirkaŭ 33 km; ĝia orbita periodo estus 1,83625 ± 0,00014 tago (44,07 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
(6008) 1990 BF26009 Yuzuruyoshii6010 Lyzenga