617 Patroklo
| 617 Patroklo | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 617 Patroclus |
| Aliaj nomoj | 1906 VY ; 1941 XC ; 1962 NB |
| Historio | |
| Malkovrinto | August Kopff |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
17-a de oktobro 1906 Hejdelbergo |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
782,098 Gm (5,228 AU) 674,088 Gm (4,506 AU) 890,107 Gm (5,950 AU) |
| Discentreco | 0,138 |
| Meza anomaliangulo | 149,94° |
| Klinangulo | 22,03° |
| Periodo | 4356,808 tagoj (11,93 jaroj) |
| Longitudo de suprenira nodo |
44,37° |
| Argum. de periapsido | 108,149° |
| Naturaj satelitoj | duobla asteroido |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 122 km (ĉefa korpo) |
| Maso - Denso |
1,36 × 1018 kg (800 ± 20) kg/m3 |
| Rotacia periodo | 4,283 tagoj (102,792 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | 110 K |
| Geometria albedo | 0,047 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | P |
| Videbla magnitudo - Maksimuma |
16,2 |
| Absoluta magnitudo | 8,19 |
617 Patroklo estas granda, malhela troja asteroido, malkovrita la 17-an de oktobro 1906 de la germana astronomo August Kopff elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl, kiu ricevis la nomon de Patroklo, greka batalanto de la Troja milito.
Enhavo |
Orbito [redakti]
Ĝi estas la dua troja asteroido malkovrita ; ĝi orbitas apud la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, tie estas "malantaŭ" Jupitero, en ĝia orbita movo.
Kiam pluraj el tiaj asteroidoj estis malkovritaj, la grupo da asteroidoj ĉe la punkto L5 esti nomita "Troja tendaro", kie asteroidoj ricevu nomojn de trojaj batalantoj, sed 617 Patroklo, nomita antaŭ la stariĝo de tiu regulo, estas la ununura asteroido kun "greka" nomo en la "Troja tendaro" (Reciproke, 624 Hektoro estas la ununura "Trojano" en la "Greka tendaro").
Duopa asteroido [redakti]
En 2001, astronoma teamo malkovris, ke 617 Patroklo estis duopa objekto, kies ambaŭ partoj havis proksimume saman grandon[1]. En februaro 2006, Franck Marchis kaj sia teamo, per la sistemo de adaptiĝiva optiko de la observatorio W.M. Keck mezuris precize la orbiton de la sistemon. Ili taksis, ke ambaŭ korpoj estas disigitaj de 620 ± 20 km kaj orbitas ĉirkaŭ komuna baricentro en 4,283 ± 0,004 tagoj, sur orbito preskaŭ cirkla[2].
La plej granda korpo havas averaĝan diametron de 122 km, kaj gardas la nomon de 617 Patroklo, la plej malgranda havas 112 km kaj havis la provizoran nomon de S/2001 (617) 1. Ĝi poste ricevis la nomon de Menetio, laŭ Menetio, patro de Patroklo.
Ecoj [redakti]
La malgranda denso (800 kg/m3) pensigas, ke la konsistiĝo de 617 Patroklo estas pli proksima de tiu de kometo[3] ol de tiu de roka asteroido. Oni hipotezis, ke pluraj el la trojaj asteroidoj estus eksteraj objektoj kuntrenitaj en la Jupiteraj punkto de Lagrange dum la migrado de la giganta planedo.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ IAUC 7741: 2001fc; S/2001 (617) 1; C/2001 T1, C/2001 T2 (angle)
- ↑ (617) Patroclus and Menoetius (de Wm. Robert Johnston; ĝisdata 7-a de februaro 2006 (angle)
- ↑ Binary asteroid in Jupiter's orbit may be icy comet from solar system's infancy (Dupoa asteroido en Jupitera orbito eble estas glacia kometo de la juna sunsistemo) (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- germane Troja asteroido estas fakte kometo
- angle Studoj pri Patroclus kaj Menoetius
- angle 617 Patroclus : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 616 Elio | 617 Patroklo | 618 Elfrido |

