61 Virginis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
61 Virginis
Historio de esploro
Trovinto
Dato de trovo
Indikoj
Observaj datumoj
(Epoko {{{Epoko}}})
Speco
Spektroklaso G5V
Rektascensio 05h 55m 10,29s
Deklinacio +07° 24′ 25,3″ ;
Distanco 27,8 ± 0,2 lj
Fota magnitudo (B) 5,45
Videbla magnitudo (V) 4,74
Konstelacio Virgo
Radia rapido -8,2 km/s
Moviĝo:
 je rektascensio -1.069,9
 je deklinacio -1.063,78
Paralakso 117,35 ± 0,69
Fizikaj propraĵoj
Maso 0,95 M
Radiuso 0,94 R
Absoluta magnitudo (V) 5,07
Lumeco 0,85
Surfaca temperaturo 5.585[1]
Kvanto de pezaj elementoj -0,02
Aĝo
Propraĵoj
Listo de steloj
v  d  r
Information icon.svg

61 Virginis estas stelo de spektroklaso G5V iomete malpli masa ol la Suno (G2V), kiu troviĝas je 27,8 lumjarojn en la konstelacio Virgo. La konsisto de ĉi tiu stelo estas preskaŭ la sama ol tiu de la Suno kaj nur montras iom da aktiveco en sia kromosfero.[1]

La rivolua periodo de ĉi tiu stelo estas 29 tagoj je la ekvatoro. La komponantoj de sia kosma rapideco estas U = –37,9, V = –35,3 kaj W = –24,7 km/s. 61 Vir orbitas tra la Lakta Vojo je 6,9 kpc el la kerno de la galaksio, kun orbita discentreco de 0,15. Astronomoj kredas ke ĝi aĝas almenaŭ ses mil milionoj de jaroj.[2][3]

61 Virginis (G5V) estas la unua Sun-simila stelo el la ĉefa sekvenco kun ebla Super-Tero,[4].

Planeda sistemo[redakti | redakti fonton]

61 Virginis estas stelo de spektroklaso G5V iomete malpli masa ol la Suno (G2V).

Unue ekzistis evidentaĵoj pri la ĉeesto de gasgiganto, sed la observoj ne montris masan kunulon en sia proksimeco.[5] Posta studo dum 1999 ankaŭ malsukcesis trovi stel-kunulon (20-80 oble la maso de Jupitero) aŭ Jupitereca planedo,[6] tamen, ĝi restis kiel bona kandidato por enteni familion de terecaj planedoj, kun orbito iom pli malgranda ol la Tero.

Dum 2009, observoj per la Kosmoteleskopo Spitzer rivelis eksceson da infraruĝa radiado je ondolongo de 160 μm. Ĉi tio indikas la ĉeeston de disko el restaĵoj ĉirkaŭ la stelo. Ĉi tiu disko havas ondolongon de 70 μm, kaj astronomoj kalkulis internan radiuson de 96 AU kaj eksteran radiuson de 195 AU.[7]

La 14-an de decembro 2009, sciencistoj anoncis la malkovron de tri planedojn, kun masoj inter 5 kaj 25 Termasoj, ĉirkaŭ 61 Virginis.[4][8] La tri planeodj orbitas tre proksime al la stelo, kun orbitoj pli malgrandaj ol tiu de Venuso en nia Sunsistemo. Oni bezonas aldonajn datumojn por konfirmi la ekziston de ebla kvara planedo.[4]

Objekto Maso Granda duonakso
(AU)
Orbita periodo
(tagoj)
Discentreco
b ≥ 5,1±0,5 M 0,050201±0,000005 4,2150±0,0006 0,12±0,11
c ≥ 18,2±1,1 M 0,2175±0,0001 38,021±0,034 0,14±0,06
d ≥ 22,9±2,6 M 0,476±0,001 123,01±0,55 0,35±0,09

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Perrin, M.-N.; Cayrel de Strobel, G.; Dennefeld, M. (February 1988). "High S/N detailed spectral analysis of four G and K dwarfs within 10 PC of the sun", gazeto : Astronomy and Astrophysics, volumo : 191, numero : 2, paĝoj : 237–247
  2. Porto de Mello, Gustavo; del Peloso, Eduardo F.; Ghezzi, Luan (April 2006). "Astrobiologically Interesting Stars Within 10 Parsecs of the Sun", gazeto : Astrobiology, volumo : 6, numero : 2, paĝoj : 3087ndash;331. COI:10.1089/ast.2006.6.308
  3. Mamajek, Eric E.; Hillenbrand, Lynne A. (November 2008). "Improved Age Estimation for Solar-Type Dwarfs Using Activity-Rotation Diagnostics", gazeto : The Astrophysical Journal, volumo : 687, numero : 2, paĝoj : 1264–1293. COI:10.1086/591785
  4. 4,0 4,1 4,2 Ŝablono:Cite arXiv
  5. Campbell et al., 1988, pages 904, 906, and 919
  6. Cumming et al., 1999
  7. Tanner, Angelle; et al. (October 2009). "Survey of Nearby FGK Stars at 160 μm with Spitzer", gazeto : The Astrophysical Journal, volumo : 704, numero : 1, paĝoj : 1097ndash;116. COI:10.1088/0004-637X/704/1/109
  8. Tim Stephens (2009-12-14). New planet discoveries suggest low-mass planets are common around nearby stars. UCSC News. Alirita 2009-12-14.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]