6218 Mizushima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
6218 Mizushima
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 6218 Mizushima
Aliaj nomoj 1977 EG7 ; 1982 VN1 ;
1985 PQ1 ; 1991 HJ2
Malkovro
Malkovrintoj H. Kosaj kaj K. Furukaŭa
Dato de malkovro 12-a de marto 1977
Loko de malkovro Monto Ontake, (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
341,309 Gm (2,282 AU)
289,730 Gm (1,937 AU)
392,889 Gm (2,626 AU)
Discentreco 0,151
Meza anomaliangulo 308,623°
Klinangulo 5,822°
Periodo 1258,730 tagoj (3,446 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,72 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
180,608°
Argum. de periapsido 163,466°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,6
vdr

6218 Mizushima estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 12-an de marto 1977 de la japanaj astronomoj Hiroki Kosaj kaj Kiiĉiro Furukaŭa (aŭ Kiichiro Hurukawa) elde la Stacio Kiso de la observatorio de Tokio sur la Monto Ontake (gubernio Nagano, Japanio).

Ĝi a nomo aludas al Mizuŝima, pitoreska ejo en la urbo Kuraŝiki (gubernio Okajama), proksime de la naskiĝloko de la unua malkovrinto. Tie en 1183 okazis la batalo ĉe Muzuŝima kie la Taira-klano venkis la Minamoto-klanon. Ringa suna eklipso okazis dum tiu batalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
6217 Kodai6218 Mizushima6219 Demalia