6245 Ikufumi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
6245 Ikufumi
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 6245 Ikufumi
Aliaj nomoj 1990 SO4; 1978 EE8
Malkovro
Malkovrinto Takeŝi Urata
Dato de malkovro 27-a de septembro 1990
Loko de malkovro Ŝimizu (Ŝizuoka)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
344,210 Gm (2,301 AU)
282,595 Gm (1,889 AU)
405,825 Gm (2,713 AU)
Discentreco 0,179
Meza anomaliangulo 128,743°
Klinangulo 8,022°
Periodo 1274,808 tagoj (1274,808 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,63 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
299,861°
Argum. de periapsido 52,059°
Terdistanco
- Minimuma

134,126 Gm (0,8966 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 8,105 ± 0,148 km
Ĉefa korpo : 7,89 ± 0,15 km
Rotacia periodo 0,1218 tago (2,9222 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,129 ± 0,025
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,3
vdr

6245 Ikufumi estas malgranda meze hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 27-an de septembro 1990 de la japana astronomo Takeŝi Urata elde la Observatorio de Nihondaira en la kvartalo Ŝimizu de Ŝizuoka.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras Ikufumi Makino, inĝenieron pri telekomunikado kaj aktivan amatoran astronomon. Lia kono pri komputiloj permesis lin verki en astronomiaj gazetoj artikolojn pri sistemoj por fari observadojn. Li enkondukis en Japanion ilojn por malgrandigi la datumojn kaj kunlaboras kun la Observatorio de Nihondaira.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 6-an de oktobro 2018 de V. Benishek, D. Pray, P. Pravec, K. Hornoch, H. Kucakova, V. G. Chiorny kaj R. Durkee uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 27-an de novembro 2018.

Tiu satelito havas diametron de 1,89 ± 0,17 km, orbitan duonan grandakson taksata je 13 km kaj orbita periodo de 0,6433 ± 0,0002 tago (15,439 horoj), La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonataj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
6244 Okamoto6245 Ikufumi6246 Komurotoru