6489 Golevka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 6489 Golevko)
6489 Golevka
asteroido
Komputilaj bildoj de 6489 Golevka bazitaj sur radara observo per la radioteleskopo de Arecibo
Komputilaj bildoj de 6489 Golevka bazitaj sur radara observo per la radioteleskopo de Arecibo
Komputilaj bildoj de 6489 Golevka bazitaj sur radara observo per la radioteleskopo de Arecibo
potence danĝera asteroido • asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 6489 Golevka
Aliaj nomoj 1991 JX
Nomita laŭ Forkosma Komunikada Centro de Goldstone, Evpatoria Observatory, Kaŝima vd
Malkovro
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro 10-a de majo 1991
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
373,761 Gm (2,498 AU)
146,976 Gm (0,982 AU)
600,546 Gm (4,014 AU)
Discentreco 0,607
Meza anomaliangulo 126,680°
Klinangulo 2,277°
Periodo 1442,451 tagoj (3,949 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,98 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
210,847°
Argum. de periapsido 66,942°
Terdistanco
- Minimuma

4,110 Gm (0,02747 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
0,35 × 0,25 × 0,25 km
530 m vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
2,10 × 1011 kg
2,7 g/cm³
0,0002 m/s²
0,3 m/s
Rotacia periodo 0,2511 tago (6,026 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,151 ± 0,023
Observaj ecoj
Spektroklaso Q
Absoluta magnitudo 19,2
vdr

6489 Golevka estas tre malgranda, meze hela, marsrenkonta kaj terrenkonta apolona asteroido, ankaŭ ano de la alinda familio.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 10-an de majo 1991 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar (kantono San Diego en Usono).

En 1995 ĝi estis observita per radaro elde tri radaraj observatorioj : Goldstone en Kalifornio, la Radioteleskopo Eŭpatorio RT-70 de Eŭpatorio en Krimeo (ankaŭ transskribita "Evpatoria") kaj la Kosma Centro de Komuniko de Kaŝima en Japanio. Per la komencaj literoj de ĉi-tiuj tri nomoj, estis komponita ĝia nomo : Golevka.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Radaraj observoj montris, ke Golevka estas malgranda objekto : 0,35 × 0,25 × 0,25 km kaj havas tre malglatan, neregulan formon, kiu aperas malsimila laŭ la angulo de observo.

Inter 1991 kaj 2003, precizaj radaraj observoj montris ke la efiko Yarkovsky estiĝis orbitan ŝanĝon de 15 km,[1] tio, kiu permesis taksi la mason (2,10 × 1011 kg) kaj la denson (2,7 ± 0.5 g/cm³) de la objekto.

Ĝia orbito krucas tiujn de Marso kaj tanĝas tiun de la Tero kun malgranda klinangulo kiu faras de ĝi potence danĝeran objekton, kvankam probablo de kolizio kun iu ajn planedo estas neglektinda por la naŭ venontaj jarcentoj.

Tiu orbito estas tre simila kun tiu de 4179 Tutatiso pri discentreco, granda duonakso kaj klinangulo. Tutatiso estas tamen pli bone konata pro ĝia alproksimiĝo de 2004.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
6488 Drebach6489 Golevka(6490) 1991 NR2