6615 Plutarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
6615 Plutarko
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 6615 Plutarchos
Aliaj nomoj 9512 P-L; 1991 EW
Nomita laŭ Plutarko vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 17-a de oktobro 1960
Loko de malkovro Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
324,502 Gm (2,169 AU)
283,218 Gm (1,893 AU)
365,787 Gm (2,445 AU)
Discentreco 0,1272
Meza anomaliangulo 206,705°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 1,798°
Periodo 1166,910 tagoj (3,195 jaroj)
Meza cirkulrapido 20,22 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
129,360°
Argum. de periapsido 81,179°
Terdistanco
- Minimuma

133,052 Gm (0,8894 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 3,14 ± 0,04 km
Ĉefa korpo : 3,04 ± 0,04 km
Rotacia periodo 0,09686 tago (2,3247 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,412 ± 0,066
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,72
vdr

6615 Plutarko estas tre malgranda, neordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 17-an de oktobro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden.

En la kadro de la Palomar–Leiden survey (enketo Palomar–Leiden), Tom Gehrels fotis la ĉielon en septembro kaj oktobro 1960 per la Schmidt-teleskopo de 122 cm de la Monto Palomar (Kalifornio). La fotaj platoj tiel eksponitaj, senditaj en Leiden (Nederlandon), estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la antikva greka historiisto biografiisto kaj filozofo Plutarko de Kerono (greke Πλούταρχος , ĉ. 46 – ĉ. 125).

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis identigita de Julian Oey, Donald P. Pray kaj Petr Pravec per observo de ĝia luma kurbo inter la 14-a kaj la 21-a de aprilo 2007, anoncita en oktobro 2007.

Ĝia orbito havas duonan grandakson de ĉirkaŭ 9,4 km, kun orbita periodo de 1,668 ± 0,004 tago (40,032 ± 0,1 horoj). Ĝi havas diametron de 0,79 ± 0,09 km; ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
6614 Antisteno6615 Plutarko6616 Plotino