68-a Hispana Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Malago, Provinco Malago, Andaluzio, Hispanio, okazis la 68-a Hispana Kongreso de Esperanto de la 2-a ĝis la 5-a de julio de 2009 organizita ĉefe de andaluzaj esperantistoj el la Andaluza Esperanto-Unio, kiu fakte samtempe kaj samloke celebris sian 14an Andaluzian Kongreson. Inter aliaj programeroj kaj prelegoj okazis prelegoj pri Solidareco, pri La infana raso de William Auld, pri eduksistemo en Ĉinio, fare de Augusto Casquero, pri kontribuo de virinoj al la Esperanto- literaturo, pri argumentoj por esperanto, kaj pri la Eŭropa Parlamento fare de Rafaela Urueña.

La kongresa ekskurso konsistis je vizito al la urbo kaj ĉefe al ties alkazabo, kio finis per komuna manĝado ĉe la katedralo.

Aliaj programeroj estis prezentoj de filmoj, teatraĵo, muzikaj filmetoj kaj agado en mezlernejoj pere de la Programo Comenius. Same okazis la regula ĝenerala asembleo de HEF, kurseto por komencantoj, ekzamenoj kaj prezentado de la lasta traduko de Miguel Gutiérez Adúriz nome Platero kaj mi de la fame konata andaluza poeto Juan Ramón Jiménez.

Laŭ la kongreslibro aliĝis ĝis 69 kongresanoj, sed poste partoprenis kelkaj pliaj.