7002 Bronshten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7002 Bronshten
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7002 Bronshten
Aliaj nomoj 1971 OV; 1971 QM ;
1982 SL4
Nomita laŭ Vitaliy Aleksandrovich Bronshten vd
Malkovro
Malkovrinto Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ
Dato de malkovro 26-a de julio 1971
Loko de malkovro Nauĉno (Krimeo)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
352,380 Gm (2,355 AU)
234,629 Gm (1,568 AU)
470,131 Gm (3,143 AU)
Discentreco 0,3322
Meza anomaliangulo 123,162°
Klinangulo 4,580°
Periodo 1320,468 tagoj (3,615 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
193,257°
Argum. de periapsido 144,013°
Terdistanco
- Minimuma

84,910 Gm (0,5676 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 3.12 km
Ĉefa korpo : 3.03 km
Rotacia periodo 0,1113 tago (2,670 horoj)
Geometria albedo 0.218
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,8
vdr

7002 Bronshten estas tre malgranda hela duopa marsrenkonta asteroido malkovrita la 26-an de julio 1971 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno (Ukrainio), tiam en Sovetunio, nun en Krimeo, de facto en Rusio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la rusa sovetunia astronomo Vitalij Aleksandroviĉ Bronŝten (cirile: Виталий Александрович Бронштэн, 19182004),[1] fakulo pri fiziko kaj kosmogonio de la malgrandaj korpoj de la sunsistemo. Li ankaŭ kontribuis al la disvastigo de la amatora astronomio en la eks-Sovetunio.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 5-an de julio 2018 de B. D. Warner kaj R. D. Stephens, uzinte observojn de lumaj kurboj elde la Centro por Sun-Sistemaj Studoj (CS3) de Landers (Kalifornio), anoncita en decembro 2018

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 0,73 km, orbitan grandan duonakson taksata je 4,5 km kaj orbitan periodon de 0,5551 ± 0,0001 tago (13,3224 horoj), La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonataj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7001 Noether7002 Bronshten7003 Zoyamironova