704 Interamnio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
704 Interamnio
asteroido
Komparaj grandoj de Cereso kaj 704 Interamnio.
Komparaj grandoj de Cereso kaj 704 Interamnio.
Oficiala nomo 704 Interamnia
Aliaj nomoj 1910 KU ; 1952 MW
Historio
Malkovrinto Vincenzo Cerulli
Dato de malkovro
Loko de malkovro
16-a de julio 1910
Teramo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
458,068 Gm (3,062 AU)
389,104 Gm (2,601 AU)
526,884 Gm (3,522 AU)
Discentreco 0,1503
Meza anomaliangulo 119,95°
Klinangulo 20,612°
Periodo 1 957,49 tagoj
(5,36 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,92 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
280,38°
Argum. de periapsido 95,76°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
349 × 339 × 274 km[1]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
3,70 × 1019 kg[1]
(2 220 ± 170) kg/m3[1]
0,186 m/s²
242,9 m/s
Rotacia periodo 0,3636 tago
(8,727 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 160 K
Geometria albedo 0,0742
Observaj ecoj
Spektroklaso F
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

13,0
9,9
Absoluta magnitudo 5,94
v  d  r
Information icon.svg

704 Interamnio estas tre granda malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 3-an de oktobro 1910 de la itala astronomo Vincenzo Cerulli elde sia Astronoma Observatorio de Collurania en Teramo. Ĝia nomo venas de "Interamnia Praetutianorum", latina nomo de la urbo Teramo.

Grando kaj maso[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el plej grandaj korpoj de la ĉefa zono, post Cereso, 4 Vesto, 2 Palaso kaj 10 Higio, kaj proksimume samranga kun 52 Eŭropo kaj 511 Davido. Oni taksas, ke ĝi entenus 1,2 % de la maso de la ĉefa zono. Ĝia granda denso pensigas, ke ĝi estas masiva kaj ne porhava; ĝi estus rezistinta je la kolizioj, kiuj okazis en la asteroida zono, de la kreiĝo de la sunsistemo.

La 23-an de marto 2003, observo de kaŝado de stelo de magnitudo 6,6 permesis taksi ĝian grandon je 350 × 304 km.

En 2001, Michalak taksis ĝian mason je 6,9 × 1019 kg (per komparo kun la masoj de 19 Fortuno, 29 Amfitrito, kaj 16 Psiĥo.) En 2007, Baer and Chesley taksis ĝian mason je (7,12 ± 0,84) × 1019 kg. Pli freŝa taksado de Baer estas nur 3,70 × 1019 kg, 704 Interamnio estus tiam malpli peza ol 511 Davido.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer
    (Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer)
    (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj Poste:
703 Noemio 704 Interamnio 705 Erminio