7119 Hiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
7119 Hiero
asteroido
Oficiala nomo 7119 Hiera
Aliaj nomoj 1989 AV2
Historio
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker
kaj Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro
Loko de malkovro
11-a de januaro 1989
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
772,801 Gm (5,166 AU)
693,573 Gm (4,636 AU)
852,028 Gm (5,695 AU)
Discentreco 0,103
Meza anomaliangulo 55,869°
Klinangulo 19,301°
Periodo 4288,560 tagoj (11,741 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
285,576°
Argum. de periapsido 122,643°
Fizikaj ecoj
Diametro 76,40 ± 7 km
Rotacia periodo ~17 tagoj (~400 horoj)
Geometria albedo 0,0364 ± 0,008
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 9,8
v  d  r
Information icon.svg

7119 Hiero estas malrapide rotacianta kaj sufiĉe granda troja asteroido, malkovrita la 11-an de januaro 1989 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, en la kantono San Diego (Kalifornio, Usono).

Ĝi orbitas apud la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, tiel nomata "Troja Tendaro". Ĝi ŝuldas sian nomon al la militistino Hiero, generalino de la armeoj de Misio. Ŝi batalis dum la troja milito sed estis neglektita de Homero, ĉar, laŭ Filostrato "Tiu plej granda kaj plej bela virino estus eklipsinta la heroinon Helenan".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (7001 - 8000) Poste:
7118 Kuklov 7119 Hiero 7120 Davidgavine